Montrealo
Montrealo | |||
france Montréal, angle Montreal | |||
urbo | |||
bildaro de 2020
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ville de Montréal | |||
Moto: Concordia Salus ("bonstato per harmonio") | |||
Ŝtato | Kanado | ||
---|---|---|---|
Provinco | Kebekio | ||
Regiono | Montreal-regiono | ||
Historia regiono | Malsupra Kanado, Nova Francio | ||
Parto de | Granda Montrealo | ||
Rivero | Sankt-Laŭrenco | ||
Situo | Montrealo | ||
- koordinatoj | 45° 30′ 00″ N 73° 40′ 00″ U / 45.50000 °N, 73.66667 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 233 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 6 m s. m. | ||
Areo | 365,13 km² (36 513 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 1 677,0 km² (167 700 ha) | ||
- de metropolo | 4 259,0 km² (425 900 ha) | ||
Loĝantaro | 1 649 519 (2011) | ||
- de aglomeraĵo | 3 316 615 | ||
- de metropolo | 3 824 221 | ||
Denseco | 4 517,62 loĝ./km² | ||
- de aglomeraĵo | 1 978 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 898 loĝ./km² | ||
Fondita | 1642 | ||
- establita | 1832 | ||
Urbestro | Valérie Plante | ||
Horzono | UTC-05:00 | ||
- somera tempo | UTC-04:00 | ||
Poŝtkodo | H | ||
Telefona antaŭkodo | 514, 438 kaj 450, 579 (metropola regiono) | ||
Situo enkadre de Kanado
| |||
Situo enkadre de Kebekio
| |||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Montreal, Quebec | |||
Retpaĝo: www.ville.montreal.qc.ca | |||
Montrealo (france Montréal [mɔ̃.ʁe.al], angle Montreal [ˌmʌn.triːˈɒl]), estas milionurbo en suda Kebekio, Kanado, sur la insulo Montrealo, ĉirkaŭita de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj Rivière des Prairies.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 762 949 loĝantoj sur areo de 498 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 540 loĝantoj/km². Historie, loĝantaro en 1996: 1 775 788; loĝantaro de la metropola areo proksimume 3,5 milionoj. Montrealo estas la dua plej granda metropolo en Kanado, post Toronto, kaj estas kultura, komerca, financa, kaj industria centro. Ĝi estas la dua plej granda franclingva urbo en la mondo, kvankam la plejparto de ĝia loĝantaro ankaŭ parolas la anglan.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo okupas la orientan kaj centran parton de la insulo Montrealo, kaj apudaj insuloj Bizard, des Soeurs, Sankta Helena kaj Notre-Dame. Post unuiĝo de ĉiuj municipoj de la insulo kun Montrealo en 2002, pluraj urboj elektis en 2006 eliĝi de la unuigita municipo. Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon Montrealo, unu el la 17 regionoj de Kebekio. Granda Montrealo (france Grand Montréal; angle Great Montreal) estas la metropola areo centrita sur Montrealo. Ĝi havis 3 635 571 loĝantojn laŭ la rezultoj de la censo de 2006, kio faras ĝin la plej loĝata regiono en la provinco Kebekio kaj la dua plej loĝata en Kanado, post la Toronto Metropola Areo [1].
Montrealo posedas bonegan havenon sur la marvojo Sankt-Laŭrenco, kiu ligas la urbon al la industriaj urbegoj de la Grandaj Lagoj. Kiel la plej grava haveno de Kanado, ĝi estas transferejo por petrolo, greno, sukero, maŝinaĵo, kaj manufakturitaj varoj. Ĝi ankaŭ estas grava fervoja centro, kaj havas du internaciajn flughavenojn, Dorval (nun nomata laŭ Pierre Trudeau) kaj Mirabel. Ĝia subtera fervojo, la metroo, inaŭguriĝis en 1966. La urbaj industrioj inkluzivas medicinaĵojn, altteknologiaĵojn, ŝtalon, vestaĵojn, manĝaĵojn, elektronikaĵojn, purigitan petrolon, transportilojn, teksaĵojn, presaĵojn, kaj tabakon. Ĝi ankaŭ estas financa servcentro, kiu multe pligrandiĝis en la 80-aj jaroj.
La urbo situas piede de la Monto Royal, de kiu venas ĝia nomo kaj kiu estas ornamita de granda arbara parko en la urbocentro. En la suba parto je la riverbordo estas Malnova Montrealo, kun la Malnova Haveno, Placo Jacques-Cartier kaj la urbodomo, la Place d'Armes, kaj la Baziliko Notre-Dame. Post epoko de neglekto, en la jaroj 1960 Malnova Montrealo spertis vastan renovigon kaj gajnis komercan, registaran, kaj privatan enloĝantaron.
En la urbocentro estas la Placo Ville-Marie, moderna komerckomplekso (1962); ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Subtera Urbo, unu el la plej grandaj en la mondo, kiu ofertas protektitan aliron al butikoj, restoracioj, oficoj, komercoj, metrostacioj, kaj aliaj transportligoj.
Vidindaĵoj kaj servoj
[redakti | redakti fonton]Montrealo posedas belartan muzeon, modernartan muzeon kaj simfonion en la Place-des-Arts kulturkomplekso, ekologian muzeon, insektmuzeon, kaj unu el la plej grandaj kaj gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn belegajn kirkojn, kiel la pilgrimejo Notre-Dame-de-Bon-Secours (la "kirko de la maristoj") en la Malnova Haveno; la Katedralo Maria Reĝino de la Mondo, kaj la Oratorio de Sankt-Josefo, la plej granda kirko en Kanado kun la plej granda konstruaĵo de sia speco en la mondo krom tiu de baziliko de Sankta Petro en Romo.
Distrocentro kaj kazino okupas la terenojn de la 1967 Mondekspozicio en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame. La hoketeamo Montreal Canadiens ludas en la Bell Centre, kaj la Olimpia Stadiono, seĝo de la 1976 Olimpikoj, posedas la plej altan klinitan turon en la mondo. Ankaŭ la kanada piedpilkoteamo la Aluetoj de Montrealo ludas en la stadiono McGill. Montrealo estas tre grava centro de la geja komunumo de Kanado kaj Nordameriko kaj havas unu el la plej grandaj gejaj kvartaloj en la mondo.
La urbo estas la sidejo de la franclingvaj Universitato de Montrealo kaj Universitato de Kebekio en Montrealo, kaj la anglalingvaj Universitato McGill kaj Universitato Concordia.
La Centra stacidomo de Montrealo (france Gare Centrale, angle Central Station) estas stacio de exo sur linioj exo3 - Mont-Saint-Hilaire, exo5 - Mascouche kaj nun fermita exo6 - Deux-Montagnes, situanta en arondismento Ville-Marie de Montrealo. Ĝi estis malfermita en 1943.
Historio
[redakti | redakti fonton]Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam Jacques Cartier ĝin vizitis en 1535, kaj Samuel de Champlain vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam grupo da pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de Jolliet, Marquette, La Salle, La Vérendrye, kaj Duluth. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam Vaudreuil de Cavagnal ĝin cedis al la brita armeo sub Amherst.
La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la Kanalo de Lachine, kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La Kanada-Pacifika Fervojo fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulitan Mondekspozicion de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian famon per la okazigo de la Olimpikoj de 1976.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Montrealo naskiĝis Sándor Fülöp (ombudsmano)
- en Montrealo mortis:
- hungara aktoro Alice Rajna
- hungara arkitekto Aladár Münnich
- hungardevena kuracisto György Kárpáti
- hungara pianisto Arnold Székely
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]- Côte-des-Neiges / Notre-Dame-de-Grâce (166 116 h.)
- Villeray / Saint-Michel / Parc-Extension (146 800 h.)
- Rosemont / Petite-Patrie (134 066 h.)
- Mercier / Hochelaga-Maisonneuve (128 758 h.)
- Ahuntsic / Cartierville (126 931 h.)
- Rivière-des-Prairies / Pointe-aŭ-Trembles
- Plateau Mont-Royal (100 986 h.)
- Montréal-Nord (85 146 h.)
- Saint-Laurent (78 747 h.)
- LaSalle (74 538 h.)
- Saint-Léonard (73 044 h.)
- Ville-Marie (71 716 h.)
- Sud-Ouest (70 209 h.)
- Verdun (63 441 h.)
- Pierrefonds / Roxboro
- Lachine (41 246 h.)
- Anjou (38 962 h.)
- Outremont (23 094 h.)
- L'Île-Bizard / Sainte-Geneviève
Najbaraj municipoj
[redakti | redakti fonton]Lavalo | Montréal-Est |
Repentigny | ||
Vaudreuil-Dorion L'Île-Perrot |
Longejlo Saint-Lambert | |||
Saint-Constant | Kahnawake Sainte-Catherine |
Brossard |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La komplekso de Integrita Inĝenierarto, Komputiko kaj Belartoj de Universitato Concordia ĉe Strato Sainte-Catherine
-
Strato Saint Denis vintre en la Latina kvartalo
-
Centro CDP Capital, vidite de Placo Jean-Paul Riopelle
-
Placo Victoria, kun Hotelo W maldekstre
-
La urbo vidite de Monto Royal 1784
-
Industriigita urbo 1889
-
Insulo Montrealo vintre, vidite de spaco
-
Promenejo en la Centra stacidomo de Montrealo
-
Rapidŝoseo Ville-Marie, proksime de Malnova Montrealo
-
Universitato de Montrealo, paviljono Roger-Gaudry
-
Universitato McGill, Konstruaĵo de la Artoj
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Montrealo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de Montrealo:
|
Esperanto en Montrealo
[redakti | redakti fonton]Montrealo gastigis la Internacian Junularan Kongreson (IJK) de 1992 kaj la Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) de 2008.
De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2020, Montrealo devis gastigi la 105an Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝi estis tamen prokrastita pro la kronvirusa pandemio, kaj anstataŭigita per Virtuala Kongreso de Esperanto. Du jarojn poste, de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022, la urbo ricevis la 107an Universalan Kongreson. Ĝi estis la unua UK en Kanado depost UK 1984 en Vankuvero kaj la unua UK en orienta Nordameriko depost UK 1910 en Vaŝingtono (Usono).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Grand Montréal: maintenant 4 millions de personnes (12 February 2015). Arkivita el la originalo je 20a de Oktobro 2017. Alirita 30a de Aprilo 2018 .
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france kaj angle)