Nicolaus Eymerich
Aspekto
(Alidirektita el Nicolas Eymerich)
Nicolaus Eymerich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1320 en Ĝirono |
Morto | 1-an de januaro 1399 (79-jaraĝa) en Ĝirono |
Lingvoj | kataluna • latina |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Okupo | |
Okupo | teologo katolika sacerdoto |
Verkoj | Directorium Inquisitorum |
Nicolaus Eymeric aŭ Eymerich (naskiĝis 1320 en Ĝirono — mortis tie la 4-an de januaro 1399) estis kataluna katolika teologo kaj inkvizitoro.
En 1334 li fariĝis dominikano kaj post plenkreskiĝo li eminentiĝis kiel predikanto kaj persekutanto de nekatolikoj. En 1356 li estis nomumita ĝenerala inkvizitoro por Kronlando de Aragono, sed tie lia krueleco vekis vastan indignon. Tamen ĉe la papoj Klemento la 7-a kaj Benedikto la 13-a li ĝuis konfidon kaj estimon. Li verkis instrukciojn, kiel plenumi la inkvizician oficion.
Lia vivo fariĝis temo por serio de historiaj romanoj de Valerio Evangelisti (nask. 1952).