Saltu al enhavo

Tamás Emőd (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tamás Emőd)
Tamás Emőd
Persona informo
Naskonomo Fleischer Ernő
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1888 (1888-08-11)
en Berekböszörmény
Morto 22-an de septembro 1938 (1938-09-22) (50-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
poeto
teatrestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

EMŐD Tamás (tama:ŝ emeo:d ) estis hungara ĵurnalisto, poeto naskita en Berekböszörmény la 11-an de aŭgusto 1888 kaj mortinta en Oradea la 22-an de septembro 1938.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tamás Emőd studis juron en Koloĵvaro. Liaj unuaj peomoj aperis en 1906 en gazeto A Hét. Inter 1906 kaj 1914 li estis ĵurnalisto en Nagyvárad. Li estis ano de la Holnap Irodalmi Társaság. Li estis amiko intima de Endre Ady. En 1914 li translokiĝis Budapeŝton. Li agadis kune kun Endre Nagy por la estigo de la hungara kabareto. En 1917 li estis dramaturg-sekretario de la Belvárosi Színház. Li estis artdirektoro ekde 1922 de la Andrássy úti Színház, pli poste de la Blaha Lujza Színház, inter 1925 kaj 1927 denove de la Andrássy úti Színház. En 1927–28 li direktis la teatron Új Színház. Li verkis kvazaŭ 300 kanzontekstojn kaj preskaŭ 80 unuaktajn teatraĵojn.

  • Versek (Nagyvárad, 1911);
  • Dicséret-dicsőség (poemoj, Bp., 1915);
  • Ferenc Jóska ládájából (scenoj, kanzonoj, Bp., 1917);
  • Pesti hegedű (Bp., 1918);
  • A magyar kabaré tízéves antológiája (Bp., 1918);
  • Csipke (Tri unuaktaj teatraĵoj, Bp., 1923);
  • Mézeskalács (teatraĵoj, prez. 1923);
  • Nótám, füttyöm, citerám (poemoj, Bp., 1926);
  • Versek (Bp., 1939).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]