Ulsterskota lingvo
La ulstera skota lingvo (aŭ ulsterskota lingvo) estas minoritat-lingvo de Nord-Irlando (tre granda parto de la irlanda provinco Ulstero). Ĝi havas ĉirkaŭ 100,000 parolantojn. Estas malkonsentoj, ĉu la ulstera skota estas nura dialekto de la 'malalteja' skota, aŭ lingvo sendependa, kiu tre rilatas al ĝi. Ja, estas malkonsentetoj ĉu la skota estas dialekto de la angla. Kaj la skota kaj la ulstera skota estas anoj de la ĝermana lingvaro. Ili estas tre rilataj al la angla.
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]Jen ekzemplo de la ulstera skota. Temas pri kontribuaĵo farita de Jim Shannon en la Provizora Asembleo (Transitional Assembly):
" Tha bare facts er, that because o’ tha houl bak oan white fishin, an in tryin tae bring bak tha cod stocks, an tha cloasur an no bein alood tae fish in tha Irish Sea. Tha fishermen haeny much chance o’ feedin ther femilies wi’-oot help. Its no that ther lazy, er dinae want tae adapt. But its becaus tha EU er issuin seeminly impoasible tae meet directives. Directives whuch meen that fer 10 weeks tha boats er banned fae fishin, this is 10 weeks that tha femilies o’oor trawlers hae tae pit up wi’oot a wage. Hoo caun this be richt. Whun thes restrictions wur pit oan tha Scots: ther DARD gien theim tie-up packages tae enable theim tae survive. Sumthin whuch DARD did iver heer fer a wheen o’ yeers, an then they stapt daein it, fer they saed it wus rang an agin tha law, an it wusnae coast effective "
Notu: La skota lingvo ne estas sama kiel skota gaela, kiu estas kelta lingvo rilata al la irlanda kaj la manksa.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La ulsterskota lingva asocio.
- Pri la ulsterskota lingvo ĉe BBC Voices. Projekto de la BBC pri lingvoj kaj dialektoj de la Unuiĝinta Reĝlando.
- Historio de Sankta Patriko por infanoj, ulsterskote, angle kaj irlande.