Val-d'Oise
Val-d'Oise | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Francilio |
Numero | 95 |
Prefektejo | Pontoise (administra centro en Cergy) |
Subprefektejoj | Argenteuil Sarcelles |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Arnaud Bazin |
Prefekto | Yannick Blanc |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 256 607 (2021) |
Areo | 1 246 km² |
Loĝdenso | 1 009 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 16 |
Komunumoj | 185 |
Val-d’Oise [valdwaz] estas franca departemento en la regiono Francilio. Ĝi troviĝas norde de Parizo kaj ĝia numero estas 95. Ĝi etendiĝas sur 1 246 km2 kaj havas 1 197 264 loĝantojn.
La departemento tute enhavas 185 komunumojn.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi enhavas multe da novaj urboj kiel Cergy kiu estis konstruita inter la jaroj 1960 kaj 1980. Tiuj urboj plenigis antaŭan agrikulturan regionon kies ĉefurbo estis Pontoise. Kvankam granda parto de tiu malgranda departemento estas okupata de urboj, oni ankoraŭ povas vidi kelkajn arbarojn (Écouen, L'Isle-Adam, Cormeilles, Beauchamp, Taverny) kaj lagojn kie estas kelkaj plezurhavenoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Turismo havas ankaŭ grandan signifon: monaĥejoj de Royaumont kaj Maubuisson, Nacia Muzeo pri la Renesanco en Écouen, arkeologiaj fosaĵoj en Guiry-en-Vexin, kaj la urbo Enghien-les-Bains. La ĉefurbo estas Cergy-Pontoise.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Pontoise
- Cergy
- Sarcelles
- Ecouen
- Gonesse
- Herblay-sur-Seine
- Pierrelaye
- Bouffemont
- Taverny
- Montigny-lès-Cormeilles
- Saint-Ouen-l'Aumône
- Osny