« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero. »
« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la militavivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon. »
« Influon de la frua arbara romantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento. »