« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
« Same kiel ne eblas eviti devigadon al kultura laboro, ne eblas ankaŭ eviti dominadon de malplimulto super la amasoj, ĉar la amasoj estas malkleraj kaj mallongvidaj, ili ne ŝatas rezigni je pasioj, ne aŭskultas la argumentojn pri neevitebelo de tiu rezigno kaj individuaj reprezentantoj de la amasoj stimulas unu la alian al plena manko je limigoj kaj malprudeco. Nur danke al influo de ekzemplodonaj individuoj, agnoskataj de ili kiel gvidantoj, ili ebligas inklinigi sin al streĉa laboro kaj memrezigno, de kio dependas ekzistado de la kulturo. »
« Plej verŝajne certa procentaĵo de la homaro — pro malsanecaj denaskaj trajtoj aŭ troa forto de la pasioj — por ĉiam restos nesocia, sed se oni sukcesus la nunan malamikan al la kulturo plimulton transformi je malplimulto, estus atingita tre multe, eble eĉ atingebla maksimumo. »
« La kulturo postulas oferi ne nur la seksecon, sed ankaŭ agresemon de la homo, do al ni iĝas klare kial al la homoj malfacilas konsideri sin feliĉigita de ĝi. »
« Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo. »
«Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo. »
« …en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. »
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homaekzistado. »
«Konscia kapablo je unuflankeco estas signo de la plej supera kulturo. Sed neintenca unuflankeco, do malkapablo esti alia ol unuflanka, estas signo de barbareco. »
« Nur la spirito povas neniigi la ĥaoson de la mondo. Ĝiaj elfaroj liveras konsolon kaj ŝirmon al vundita digno, al la porĉiame sensata sopiro de la homoj. »
« Se ni volas atingi pli riĉan kulturon, riĉa en kontrastaj valoroj, ni devas rekoni la tutan gamon de homaj potencialoj, kaj tiel teksi malpli arbitran socian teksaĵon,unun en kiu ĉiu aparta homa talento trovos sian ĝustan lokon. »
« If we are to achieve a richer culture, rich in contrasting values, we must recognize the whole gamut of human potentialities, and so weave a less arbitrary social fabric, one in which each diverse human gift will find a fitting place. »
— Margaret Mead, Sex and Temperament in Three Primitive Societies