Saltu al enhavo

Preĝo

El Vikicitaro
Preĝo
Preĝo
Preĝo
Aliaj projektoj
Preĝo en Vikipedio
Preĝo en Komuneja kategorio

Preĝo estas provo de komunikado kun dio aŭ dioj.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉio iras laŭ la natura leĝo, sen strebo ne helpas preĝo. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Preĝi: Peti ke la leĝoj de la universo estu nuligita favore al ununura petanto agnoskante sian malmeriton. »
— Ambrose BIERCE
Citaĵo
« Estas multe da kongruaĵoj, da spiritparencaĵoj, inter legado kaj preĝado. »
— Christian Bobin

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Citaĵo
« Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas—danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Post la batalo preĝo ne helpas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Preĝon faru, sed farunon preparu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Preĝu kore kaj laboru fervore. »
— Zamenhofa proverbaro