« La vorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj nuntempajamasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la Skota Altlando. »
«Arto de la oratoro konsistas en transformi siajn celojn je sloganoj, prezentinte ilin tiel, ke ili helpu al formiĝo kaj konservado de la amaso. Li kreas la amason kaj tenas ĝin viva per la forto de la ordono. Se tio okazis, tute ne gravas, kion li postulos de ĝi. Li povas senkompate minaci kaj ofendi la kunvenon de unuopuloj kaj ili pagos al li per amo, se tiel li unuigos ilin en la amason. »