estingi
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | estingis | estingas | estingos |
Adjektiva aktiva participo | estinginta | estinganta | estingonta |
Adjektiva pasiva participo | estingita | estingata | estingota |
Substantiva aktiva participo | estinginto | estinganto | estingonto |
Substantiva pasiva participo | estingito | estingato | estingoto |
Adverba aktiva participo | estinginte | estingante | estingonte |
Adverba pasiva participo | estingite | estingate | estingote |
Moduso | |||
Infinitivo | estingi | ||
Volativo | estingu | ||
Kondicionalo | estingus |
Signifoj |
- Ĉesigi bruladon:
- Feliĉe fajrestingistoj sukcesis estingi la brulegon.
- Fajron estingas akvo, pekon pardono.
- Oni devas havi estingilon en la aŭto.
- Ĉesigi lumadon:
- Estingu la lampon kaj dormu.
- Infanoj, ne babilu post estingo de la lampoj.
- Ŝi blovestingis la kandelon.
- Ĉesigi kaj kvietigi la ardon aŭ eksciton:
- Mi aĉetis trinkaĵon por estingi la soifon.
- Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
- Ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj.
- Ŝia vivo iĝis pli garantiita kaj neestingebla.
Derivaĵoj |
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |