dbo:abstract
|
- Nova formalismo estas la nomo de poezia movado en Usono dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj, kiu apogas revenon al metrikaj kaj rimitaj versoj. La termino unue estis uzita en la artikolo "The Yuppie Poet" ("La Negocista Poeto") en la numero de AWP Newsletter de Majo 1985, kiu atakis perceptitan movadon reirante al metrikaj formoj. La artikolo akuzis la poetojn pri politika konservemo kaj la materiismo de Usono en la 1980-aj jaroj. Nova formalismo estis reago kontraŭ diversaj perceptitaj mankoj en la praktiko de tiamaj poetoj. En sia artikolo de 1987 "Notes on the New Formalism" (Notoj pri la nova formalismo), skribis: "la veraj problemoj prezentataj de usona poezio en la 1980-aj jaroj pliklariĝos: la senvalorigo de poezia lingvo, la teda trolongeco de la liriko, la bankroto de la konfesa modo, la neeblo establi signifan estetikon por nova poezia rakontaro kaj la neado de muzika teksturo en la nuna poezio. La revivigo de tradiciaj formoj tiam estos vidata kiel la nursola ebla respondo al tiu perturba situacio." Fine de la 20-a jarcento, poezio en novaj formoj denove eldoniĝis pli ofte ol antaŭe. Ekde 1995, gastigas ĉiujaran poezian kongreson kun speciala koncentro pri formala poezio. Tamen la movado ne estas sen kritikoj. En la novembra/decembra numero de PN Review de 2003, N.S. Thompson skribis ke "kvankam movadoj bezonas troigon por interesigi, ili devas esti subtenataj de iu arta sukceso. Rigardante reen, la movado aspektas malpli kiel poezia revolucio ol reklam-kampanjo." (eo)
- Der Neue Formalismus (engl. New Formalism) ist ein Genre der amerikanischen Poesie des späten 20. Jahrhunderts und der Gegenwart, welche eine Wiederaufnahme der metrischen und gereimten Dichtung befürwortet. (de)
- New Formalism is a late 20th- and early 21st-century movement in American poetry that has promoted a return to metrical, rhymed verse and narrative poetry on the grounds that all three are necessary if American poetry is to compete with novels and regain its former popularity among the American people. (en)
|