Francisco Morato
Francisco Morato | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||
Mikroregiono | Franco da Rocha | ||
Fondita | 21-a de marto 1965 | ||
Telefonkodo | 11 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 243 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 422 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 17′ S, 46° 45′ U (mapo)-23.281666666667-46.7425Koordinatoj: 23° 17′ S, 46° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 792 m | ||
Areo | 49,16 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Francisco Morato [+] | |||
Francisco Morato (oficiale portugale Município de Francisco Morato) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Franco da Rocha. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 168 243 loĝantoj sur areo de 49,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 422 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 106 970. La teritorio havas komunan limon kun Atibaia, Franco da Rocha kaj Campo Limpo Paulista.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Francisco Morato situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas en distanco de 31, San-Paŭlo (urbo) 33, Campinas 53, Nova Iguaçu 343, Curitiba 348, Rio-de-Ĵanejro 362, Belo Horizonte 473, Goiânia 780, Braziljo 841, Campo Grande 870, Porto Alegre 873, Salvador de Bahio 1436, Maceió 1914, Teresina 2066, Recife 2113, Natalo (Brazilo) 2304, São Luís 2323, Belém 2434, Manaus 2658 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Francisco Morato estis fondita kiel vilaĝo "Vila Belém" (=Betlehemo). Post la agrikulturaj agadoj laboristoj alvenis, kiuj konstruis tunelon. La urbiĝo okazis en 1965, ĉar sendependiĝo okazis de Franco da Rocha. En la 1980-aj jaroj alvenis migrantoj, kiuj laboris en San-Paŭlo, sekve la urbego iĝis dormoĉambro de San-Paŭlo. En 2016 la grandurbo suferis pro terglitoj kaj inundoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Francisco Morato oni okupiĝas pri komercado, aliaj laborlokoj mankas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ekde Francisco Morato havas trajnan kaj vojan ligojn al la proksimaj komunumoj. Estas interese, ke la distanco estas al la subŝtata ĉefurbo 30.5 km laŭ rekta vojo, 43 km laŭ reloj kaj 45 km laŭ aŭtovojo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Francisco Morato havas subtropikan klimaton. La someroj estas varmaj kaj pluvaj. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 18Cº, estante la plej malvarma monato de julio (mezumo 14 °C) kaj la plej varma februaro (mezumo 22 °C). La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 1400 mm.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Publika lernejo en la municipo portas la nomon de la esperantisto kaj antropologo Egon Schaden.