Aprilo de 2017
Aspekto
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2017:
- Subita nokta inunda lavango en Mocoa, valo de Putumajo, Kolombio, lasis pli ol 270 mortojn kaj grandan detruon.
- La Suprema Tribunalo de Venezuelo redonis la funkciadon al la Parlamento.
- Balotado por elekto de prezidento de Ekvadoro.
- Okazis eksplodo en Metroo de Sankt-Peterburgo inter la stacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut. Inter la viktimoj estis 14 mortintoj kaj ĉirkaŭ 45 vunditoj.
- En la balotado por elekto de prezidento de Ekvadoro venkis la sukcedanto de Rafael Correa, nuna prezidento, nome Lenín Moreno. Lia rivalo, nome Guillermo Lasso, malakceptis la rezulton pro fraŭdo.
- Terorisma kamiono surveturigis homamason en Stokholmo, Svedio, kaj okazigis kvar mortojn.
- Usono atakis bombade Sirion kiel puno al supozata kemia bombado fare de la siria armeo.
- Incendio okazigis 22 mortojn dum religia koncentriĝo en Senegalo.
- La Pentagono konfirmais ke Usono lanĉis kontraŭ instalaĵoj de la Islama Ŝtato en la provinco Nangarhar de Afganio la nuntempe plej potencan neatoman bombon.
- Ĉirkaŭ cento da elmigrintoj dronis en vrako ĉe la marbordo de Libio.
- Eksploda atenco fare de ribeluloj ĉe karavano de rifuĝintoj de la proregistara flanko okazigis pli ol 120 mortojn (plejparte de infanoj) proksime de Halepo, Sirio, kaj prokraston de interŝanĝo de rifuĝintoj kun miloj da personoj en nenies tero.
- Referendumo en Turkio akceptis plifortigon de la povoj de prezidento Recep Tayyip Erdogan. La opozicio denuncas fraŭdon.
- Atenco okazis sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo, okazigante 1 morton kaj 3 vunditojn.
- Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo fariĝis 57-jara. La urbo estas konstruita de nul pro iniciato de tiama prezidento Juscelino Kubitschek.
- Atako de talibanoj al armea bazo en Afganio okazigis pli ol centon da mortoj.
- Unua raŭndo de prezidentaj balotoj en Francio.
- Milo da arestitoj kaj naŭ mil policanoj maldungitaj, akuzitaj de aparteno al la movado de predikisto Gulen, en Turkio.
- Armeo de Turkio atakis kurdojn de Sirio kiuj militas kontraŭ ĝihadistoj. Siaflanke ankaŭ Israelo bombadis instalaĵojn apud Damasko.
- Ĝenerala striko en Brazilo kontraŭ i.a. proponataj ŝanĝoj de leĝoj pri laboro.
|