Julio de 2013
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2013.
- Esperanto-aranĝoj en julio 2013. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Kroatio iĝis la 28-a membro de Eŭropa Unio.
- La flugmaŝino de la Bolivia gvidanto Evo Morales estis deturnita al Vieno kaj (sensukcese) priserĉita je Edward Snowden. En Sudameriko la okazaĵo kaŭzis indignon kontraŭ tiuj Eŭropaj landoj kiuj eble obeis la ordonojn de Usono.
- Mortis Douglas Engelbart, patro de la komputila muso.
- Sekve de la puĉo en Egiptio partianoj de la prezidento Mursi manifestaciis; okazis 30 mortoj kaj pli ol mil homoj vundiĝis.
- Islamismanoj bruligis lernejon kaj murdis 22 infanojn en nordorienta Niĝerio.
- Senkondukista naftotrajno elreliĝis kaj detruis la Kebekian urbeton Lac-Megantic; 5 homoj mortis kaj 40 mankas.
- Andy Murray venkis en la Wimbledon'a tenisturniro, la unua brita viro post Fred Perry en 1936.
- La usona urbo Detroit deklaris sin bankrota.
- Dum la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko Mark Fettes estis elektita kiel nova prezidanto de UEA.
- Catherine, Dukino de Kembriĝo, naskis knabon. La juna princo nomiĝas "George Alexander Louis" kaj estas la 3-a heredonto laŭvice al la trono de Britio.
- En Santiago-de-Kompostelo (Galegio, Hispanio) okazis fervoja akcidento en kiu mortis minimume 79 personoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Forpasis franca aktorino Bernadette Lafont en Nîmes (Francio).
- Mondaj Ludoj de 2013 Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Robert Mugabe estis reelektita kiel ŝtatestro de Zimbabvo.
|