Ágnes Kovács
Ágnes Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1918 en Kluĵo |
Morto | 30-an de januaro 1990 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-2-138 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1944) |
Familio | |
Patro | Jenő Szentimrei |
Patrino | Zsizsi Ferenczy |
Frat(in)o | Judit Szentimrei |
Edz(in)o | Dénes Lengyel |
Infano | László Lengyel |
Okupo | |
Okupo | etnografo |
KOVÁCS Ágnes (kovaĉ) estis hungara etnografino naskita en Kolozsvár la 31-an de oktobro 1918 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de januaro 1990. Ŝi estis la filino de Zsizsi Ferenczy kaj Jenő Szentimrei, la pli aĝa fratino de Judit Szentimrei, edzo de Dénes Lengyel, patro de László Lengyel.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágnes Kovács la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo en reformita gimnazio (1938), la etnografion en Scienca Universitato Péter Pázmány (1944). Ŝi doktoriĝis laŭ la disertacio A kalotaszegi Ketesd mesekincse. Ekde 1943 ŝi estis kunlaborantino de la Kelet-Európai Tudományos Intézet (Orienteŭropa Scienca Instituto), ekde 1949 de la Néprajzi Múzeum (Etnografia Muzeo). Ekde 1950 ŝi kolektis fabelojn en vilaĝoj de Baranya inter la tien koloniigis ĉangoj, poste en Szatmár, Nógrád, Szabolcs. Post la morto de Gyula Ortutay (1978) ŝi transprenis la eldonadon de Új Magyar Népköltési Gyűjtemény (Nova Hungara Folklora Kolekto). Sub ŝia gvido kaj redakto prepariĝis la hungara katalogo pri fabeltipoj. Ŝi estis gvidantino kaj tradukintino de libroserio de Népek meséi (Fabeloj de popoloj eldonita de Európa Könyvkiadó (Libroeldonejo Eŭropa).
Verkoj ĉefaj
[redakti | redakti fonton]- Icinke-picinke (popolfabeloj por infanĝardenistoj, válogatta, szerk., Bp., 1986);
- A tűzmadár. fabelklarigo, vortklarigo (Benedek Elek: Magyar mese- és mondavilág, Bp., 1987, 1989);
- Rózsafiú és tulipánleány. Kalotaszegi népmesék (összeáll., közzétette, Bp., 1987);
- A csodaszarvas, fabelklarigo, vortklarigo (Benedek Elek: Magyar mese- és mondavilág, Bp., 1987, 1988);
- A fekete kisasszony, fabelklarigo, vortklarigo (Bp., 1988, 1989);
- Bodrogkeresztúri mesék és mondák tipológiai meghatározása (a meséket és mondákat közzétette Dobos Ilona, Bp., 1988).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tekla Dömötör: K. Á. köszöntése (műveinek bibliográfiája Illés Zsuzsától, Bp., 1978);
- Kriza Ildikó: In memoriam K. Á. (Népr. Hírek 1990. 3-4. sz.);
- Balassa Iván: K. Á. sírjánál (Népr. Hírek, 1990. 3-4 sz.);
- Karig Sára: Búcsú K. Á.-tól (Magy. Nemzet, 1990. febr. 26.).