7816 Hanojo
Aspekto
7816 Hanojo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7816 Hanoi |
Aliaj nomoj | 1987 YA; 1994 VB1 |
Nomita laŭ | Hanojo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Masahiro Koishikawa |
Dato de malkovro | 18-a de decembro 1987 |
Loko de malkovro | Sendai (Mijagi, Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
346,062 Gm (2,313 AU) 243,985 Gm (1,631 AU) 448,140 Gm (2,996 AU) |
Discentreco | 0,295 |
Meza anomaliangulo | 96,543° |
Klinangulo | 2,379° |
Periodo | 1285,113 tagoj (3,518 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
223,057° |
Argum. de periapsido | 170,437° |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 0,2154 tago (5,17 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,2 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,6 |
7816 Hanojo estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 18-an de decembro 1987 de la japana astronomo Masahiro Koishikawa, elde la stacio "Ajaŝi" de la observatorio de Sendai en gubernio Mijagi.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita laŭ la vjetnama ĉefurbo Hanojo.
La malkovrinto vizitis la urbon en 1997 kun Yoshihide Kozai por helpi la vjetnamajn astronomojn, ke ili instalu Schmidt-teleskopon "Cassegrain" de 40 cm kun CCD-lumkaptiloj kaj refraktoron de 10 cm. La teamo, instalita ĉe la Nacia Pedagogia Universitato, estis ricevinta fondusojn de la japana Fondaĵo Sumitomo, kun la espero promocii la astronomian esploron en Vjetnamio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7815 Dolono | 7816 Hanojo | 7817 Zibiturtle |