Acca sellowiana
fejĵoo , ananas-gujavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acca sellowiana | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Acca sellowiana, aŭ fejĵoo aŭ ananas-gujavo estas plantspecio el la familio Mirtacoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ananas-gujavo estas malrapide kreskanta ĉiamverda arbedo aŭ arbo, kiu atingas altecon de 4 ĝis 5 m. La arboŝelo estas helgriza. La malhelverdaj, glataj dikaj, elipsaj folioj estas je la malsupra surfaco blankece peltaj. Ili estas ĝis 5 cm longaj.
La rozkolora, manĝebla floro havas kvin sepalojn kaj multajn ruĝajn stamenojn. La polenadon faras en kulturo abeloj. La formo de la stamenoj indikas ke la sovaĝa formo estas polenata de kiropteroj aŭ birdoj.
En matura stato la fruktoj estas verde flavaj, prungrandaj kaj ovformaj. Ili similas al avokadoj. La fruktokarno estas blanka kaj laŭ la konsistenco similas al molaj piroj. La odorantaj fruktoj gustas mature kiel mikso inter ananaso kaj frago, acidetaj kaj refreŝigaj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La ananas-gujavo devenas el la suda tropika Ameriko: Sudbrazilo, Nordargentino, Orientparagvajo kaj Urugvajo, kie ĝi kreskas en la montoj.
Hodiaŭ ĝi estas kultivata ankaŭ en Eŭrazio, precipe en Mezazio. Sed ĝi ankaŭ estas kultivata en Kartvelio, Azerbajĝano kaj Galegio. Lastatempe la planto ankaŭ estas kultivata en Sicilio. Sub la nomo fejĵoo ĝi estas en Novzelando relative populara ĝardenplanto.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]La frukto estas manĝebla kiel kivo. Fejĵoo taŭgas por prepari kompoton. La fruktoj taŭgegas por fari panŝmiraĵon. La enhavo je vitamino kaj jodo estas alta.
Flegado kiel potplanto
[redakti | redakti fonton]La specio tre taŭgas kiel potplanto. La okulfrapaj floroj ornamas balkonojn, terasojn kaj ĝardenojn. Neniu fiinsekto atakas la planton. La plej bona kreskoloko estas malvarma, varmeta kaj varma vintroĝardeno. Ĝi pereas en temperaturoj sub -8 °C.[1]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua priskribo de tiu specio okazis en 1854 fare de Otto Karl Berg en Linnaea[2] kun la nomo Orthostemon sellowianus O.Berg (Basionym). Alia sinonimo estas Feijoa sellowiana (O.Berg) O.Berg. Tiun ĉi specion la germana botanikisto Carl Burret inkludigis en 1941 en Feddes Repert. Spec. Nov. Regni Veg.[3] en la genron Acca O.Berg kaj nomis ĝin Acca sellowiana.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ beschrieben bei Tropenland.at.. Arkivita el la originalo je 2015-11-30. Alirita 2014-05-12 .
- ↑ Linnaea, 27 (4), S. 440, Erstbeschreibung eingescannt bei botanicus.org
- ↑ Repertorium specierum novarum regni vegetabilis, 50, S. 59
- ↑ [Acca sellowiana en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN – Taxonomy for Plants.]