Saltu al enhavo

Ada Palmer

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ada Palmer
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1981 (1981-06-09) (43-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard
Kolegio Bryn Mawr
Bard College at Simon's Rock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
sciencfikcia verkisto
verkisto
romanisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Too Like the Lightning vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ada Palmer (naskiĝis la 9-an de junio 1981)[1] estas usona historiisto kaj verkisto kaj gajninto de la 2017-a Premio Astounding pri Plej Bona Nova Verkisto. Ŝia unua romano, Too Like the Lightning, eldoniĝis en majo 2016. [2] La verko estas bone akceptata de kritikistoj kaj estis finalisto por la Premio Hugo pri Plej Bona Romano. [3]

Frua vivo kaj edukado

[redakti | redakti fonton]

La filino de komputila inĝeniero Douglas Palmer kaj artisto Laura Higgins Palmer, Ada naskiĝis en Washington, D.C. sed kreskis en Annapolis, Marilando, kie ŝi ĉeestis Key School.[1] Ŝi komencis sian universitatan edukadon kiam ŝi estis 15-jara, pasigante du jarojn ĉe Bard College at Simon's Rock antaŭ ol ŝi translokiĝis al Bryn Mawr College, kie ŝi ricevis bakalaŭrecon pri historio en 2001. [4] Ŝi tiam akiris magistrecon kaj doktorecon pri historio de Harvard University en 2003 kaj 2009, respektive.[4][5][6][7]

Akademia kariero

[redakti | redakti fonton]

Post deĵoro ĉe Texas A&M University de 2009 ĝis 2014, Palmer komencis instrui en la Universitato de Ĉikago. [4][5] Ŝi estis lektoro ĉe la Universitato de Ĉikago de 2014 ĝis 2018, kaj estas profesoro tie ekde 2018.[4]

Kiel akademiulo, Palmer esploras kaj instruas pri la Renesanca periodo.[4] Ŝi instruas klason pri la Itala Renesanco en kiu studentoj realigas la konklavo de 1492, kompleta kun sekretaj renkontiĝoj, perfidoj, kaj fina voĉdono farita en plena kostumo. [8]En intervjuo, Palmer diskutis ŝian sperton kun la klaso, sugestante ke studentoj havas multajn favorajn antaŭjuĝojn pri ĉi tiu periodo malgraŭ ĝia pli malluma subflanko. [9]

Palmer kunverkis The Recovery of Ancient Philosophy in the Renaissance: A Brief Guide (Esperante: La Reakiro de Antikva Filozofio en la Renesanco: Mallonga Gvidilo) kun James Hankins en 2008. Ŝia propra unua libro, Reading Lucretius in the Renaissance (Esperante: La Legado de Lukrecio en la Renesanco), eldoniĝis en 2014. Palmer asertas ke la Lukrecia poemo De rerum natura, remalkovrita en la Renesanco, povus esti la unua dokumento proponanta profana mondkoncepton; tio estas, la eblo priskribi kiel la universo funkcias sen ia dia influo. Tiu teorio havas implicojn por la evoluo de politika scienco same kiel aliaj sekularaj mondkonceptoj. Palmer kaj Hankins ankaŭ argumentas ke la ideoj de Lukrecio rekte influis Niccolò Machiavelli kaj utilismon, pro la manieroj en kiuj liaj teorioj helpis ilin krei etikon funkciantan per si mem, sen iu ajn ekstera, dieca influo. [10]

Literatura kariero

[redakti | redakti fonton]

La debuta romano de Palmer, Too Like the Lightning, la unua el la Terra Ignota serio, eldoniĝis en 2016, kaj estis finalisto por la Premio Hugo en 2017. [3] Ĝi estas priskribita kiel apudraciisma libro, [11]verko influita kaj de sciencfikcia kaj historia ĝenroj, [12] fakto kiun la aŭtoro konfirmis.[13] La romano gajnis la Premion Compton Crook 2017 por la plej bona debuta romano en sciencfikcio aŭ fantasto eldonita dum la antaŭa jaro. [14] Tri pliaj romanoj sekvis.

Palmer anoncis plurajn venontajn projektojn, inkluzive de Hearthfire, la unua romano en nova historifikcia serio pri Vikinga mitologio; kaj The Wrath of Abaia, kunskribita kun Jo Walton.[15] Oni planas eldoni ĉi tiuj romanoj en 2027 kaj 2025, respektive.[4]

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

Palmer estis diagnozita kun Crohn-malsano kaj sindromo de plurcista ovario en 2004, kaj estas aktivisto pri handikapo kun aparta fokuso pri memzorgo kaj nevideblaj handikapo.[16][17]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ada Palmer: Beyond the Exponential Age. Locus (May 14, 2018). Alirita 2024-08-30 .
  2. Historian Ada Palmer's debut sci-fi novel receives acclaim, award nominations. University of Chicago. Arkivita el la originalo je August 12, 2017. Alirita May 2, 2017 .
  3. 3,0 3,1 Here Are the 2017 Hugo Awards Finalists (April 4, 2017). Arkivita el la originalo je 2017-07-15. Alirita May 2, 2017 .
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 . Curriculum Vitae.
  5. 5,0 5,1 Science, Fiction And Philosophy Collide In Astonishing 'Lightning' (May 10, 2016). Alirita May 2, 2017 .
  6. "Ada Palmer: Beyond the Exponential Age", Locus Online, May 14, 2018.
  7. Barber, Gregory. "Ada Palmer and the Weird Hand of Progress". Wired. Retrieved February 11, 2022.
  8. Palazzolo, Stephanie, "Uncommon Interview: Hugo Award Nominee Ada Palmer", The Chicago Maroon.
  9. "Progress", You Are Not So Smart, #96.
  10. "The rediscovery of this writer in the Renaissance opened the way to the modern world (and, more important, the invention of political science)". Kontrolita 2024-09-07.
  11. Eneasz Brodski (December 8, 2016) Interview – Ada Palmer (Too Like The Lightning). Alirita May 2, 2017 .
  12. What's so brilliant about Ada Palmer's Too Like the Lightning (May 10, 2016). Alirita May 4, 2017 .
  13. The Big Idea: Ada Palmer. John Scalzi (May 11, 2016). Alirita May 4, 2017 .
  14. The Thirty-Five Compton Crook Award Winning Novels from inception in 1983 through 2017. Arkivita el la originalo je August 1, 2017. Alirita July 18, 2017 .
  15. . End of 2022 Reflections & Plans (30 December 2022). Alirita 2024-04-24 .
  16. Ada Palmer and the Weird Hand of Progress (February 10, 2022). Alirita 2024-09-11 .
  17. Ada Palmer | The Pearson Institute. Alirita 2024-09-11 .