Saltu al enhavo

Aeroglita boato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aeroglita boatoteraplano estas veturilo subtenata de kuseno el kunpremita aero. Alia nomo estas aer-kusena veturilo.[1] Aeroglita boato kapablas manovri en multaj specoj de senvoja tereno kaj ankaŭ sur akvo.

Aeroglita boato A48
Aeroglita boato de la usona mar-armeo
Japana aeroglita boato
Aeroglita boato Hivus-10

La unuan registritan skizon por veturilo nomebla aer-kusena faris en 1716 Emanuel Swedenborg, sveda desegnisto, filozofo kaj teologo. Lia home pelata aerkusena platformo simila al inversigita boato kun centra stirejo kaj mane movataj kuleregoj, kiuj puŝis aeron sub la veturilon. Ne okazis realigo; sendube evidentiĝis, ke homo ne kapablas produkti sufiĉan levoforton.

Meze de la 1870-aj jaroj la brita inĝeniero John Isaac Thornycroft konstruis serion da eksperimentaj grund-efikaj veturiloj, surbaze de sia ideo uzi aeron inter la ŝelo de boato kaj la akvo por redukti froton. Kvankam li en 1877 (aŭ 1875) registrigis aron da patentoj pri aer-lubrikaj ŝeloj, oni neniam trovis praktikan aplikon.

Malgraŭ pluaj eksperimentoj de aliaj homoj nur en 1952 la brita inventisto Christopher Cockerell prezentis praktike uzeblan veturilon aerkusenan, patentigis ĝin la 12-an de decembro 1955. Cockerell prezentis la aerkusenan ŝipon pro la brita armea estraro en 1957, sed ili ne ekinteresiĝis pri la politiko. Cockerell traveturis en 1959 per 4-tuna SR.N1 la La-Manche-kanalon, poste ekis la ŝtate apogitaj evoluigoj.

Oni uzis la aerkusenan sŝipon en 1962 por livero de pasaĝeroj.

En 1969 Cockerell ricevis neheredigeblan nobelecon pro siaj meritoj.

Ĉar aeroglitaj boatoj ne havas kontakton al la grundo, ili kutime estas pelataj per aerhelicoj. Aeroglitaj boatoj, kiuj estas uzataj nur sur akvo, foje havas akvajn helicojn, kiuj estas la sola parto de la ŝipo, kiu dum veturado mergiĝas en akvon.

Aeroglita boato kapablas ŝvebi je ajna rapido, eĉ senmove. Kontraste grund-efikaj veturiloj kapablas ŝvebi nur danke al sia rapido, kiu kunpremas la aeron inter ilia subo kaj la grundo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation, ‑a eldono, Osprey, p. 18. ISBN 9780850451634.