Ain (rivero)
Ain | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 190 km |
Akvokolekta areo | 3 760 km² |
Averaĝa trafluo | 123 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 700 m |
Enfluejo | Rodano en Saint-Maurice-de-Gourdans |
- Alteco | 200 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Albarine, Suran, Bienne, Drouvenant, Hérisson, Saine, Serpentine |
Rivero Ain estas franca rivero kiu donis sian nomon al la departemento Ain (01), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.
Ĝi fontas el karsta subtera rivero inter la komunumoj Conte (Jura) et Nozeroy. Post trafluo de la komunumoj de Champagnole kaj Pont-d'Ain, ĝi estas dekstra alfluanto de Rodano inter la komunumoj Anthon, Saint-Maurice-de-Gourdans kaj Loyettes, proksimume 27 km oriente de Liono.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La malnova formo estas "Igneus" dum la 9a jarcento (en la franca : E. Philipon, Dict. Topogr. du dép. de l'Ain), "Hinnis" en 1169. El la antaŭlatina radikalo "Inn-", sendube la sama uzata en "Inn" en Alpoj.
Laŭ René Guénon, la nomo devenas de la araba lingvo : "aïn" (عين : fonto). Eble la nomo restis post okupado far de la Saracenoj en la Sudo kaj Oriento de Francio inter la 8a jarcento kaj la 10a jarcento.
Trafluataj municipoj
[redakti | redakti fonton]En la du departemento Jura kaj Ain, la rivero Ain trafluas 65 municipoj.
laŭ alfabeto : Barésia-sur-l'Ain, Blye, Boissia, Bourg-de-Sirod, Cernon, Champagnole, Chancia, Charency, Charézier, Châtillon, Cize, Condes, Conte, Coyron, Hauteroche, Crotenay, Doucier, Doye, Largillay-Marsonnay, Lect, Maisod, Marigny, Mesnois, Moirans-en-Montagne, Monnet-la-Ville, Montigny-sur-l'Ain, Ney, Nozeroy, Onoz, Orgelet, Patornay, Pont-de-Poitte, Pont-du-Navoy, Sirod, Syam, Thoirette-Coisia, La Tour-du-Meix, Vescles, Ambronay, Blyes, Bolozon, Charnoz-sur-Ain, Châtillon-la-Palud, Chazey-sur-Ain, Cize, Corveissiat, Dortan, Hautecourt-Romanèche, Jujurieux, Loyettes, Matafelon-Granges, Neuville-sur-Ain, Poncin, Pont-d'Ain, Priay, Saint-Jean-de-Niost, Saint-Jean-le-Vieux, Saint-Maurice-de-Gourdans, Saint-Maurice-de-Rémens, Saint-Vulbas, Samognat, Serrières-sur-Ain, Varambon, Villette-sur-Ain, Villieu-Loyes-Mollon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
rivero Ain ĉe Bolozon. -
marmitoj ĉe Pont-de-Poitte. -
fonto de Ain.