Porrentruy (distrikto)
Distrikto Porrentruy | |
---|---|
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura | |
Kantono | Ĵuraso |
Ĉefloko | Porrentruy |
Geografia situo | CH1903: 571930 / 251829 (mapo)47.4166666666677.0666666666667Koordinatoj: 47° 25′ N, 7° 4′ O; CH1903: 571930 / 251829 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 24239 (2009-12-31) |
Areo | 335,12 km² |
Loĝantardenseco | 72,3 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2603 |
La distrikto Porrentruy (france district de Porrentruy, germane ankaŭ Bezirk Pruntrut) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 24 239 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝi kongruas teritorio kun la regiono Ajoie. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Porrentruy.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Porrentruy situas en la Ĵurasa Montaro tute en nordokcidento de Svislando, norde de la rivero Doubs. De tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de Francio kaj nur en sudo limas al svisa teritorio. Tra la distrikto fluas la rivero Allaine.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al la publika transportreto Porrentruy estas konektita unuflanke per la reto de la Ĵurasaj Fervojoj kaj aliflanke per busreto, kiun funkciigas tiu-ĉi sama entrepreno kaj ankaŭ per multnombraj poŝtaŭtolinio. Ekzistas planoj konstrui TGV-linio de Zuriko, tra Berno, Porrentruy kaj Belfort al Parizo.
La svisa aŭtovojo A16 konektas la distriktĉefurbon Porrentruy kun Bielo, kie ĝi aliras al la svisa aŭtovojo A5.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Krom la agrikulturo kaj turismo la ĉefa enspezofonto de la regiono estas la horloĝoindustrio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum mezepoko la regiono de Porrentruy apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 la teritorio de la hodiaŭa distrikto dum mallonga tempo formis parton de la Raŭraka Respubliko, kiu en 1793 estis integrita al Francio kiel departemento Mont Terrible. De 1800 ĝis 1815 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin. En 1816 ĝi estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno kaj estis fondita la ofica distrikto Porrentruy, kiu post la ĵurasa baloto je la 1-a de januaro 1979 fariĝis la hodiaŭa distrikto Porrentury de la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Komunumoj de la distrikto Porrentruy
[redakti | redakti fonton]La distrikto Porrentruy konsistas (stato en 2009) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Porrentruy estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Alle | 1324 | 23,05 | 6771 | |
Basse-Allaine | 1324 | 22,97 | 6807 | |
Beurnevésin | 144 | 5,10 | 6773 | |
Boncourt | 1299 | 9,02 | 6774 | |
Bonfol | 684 | 13,59 | 6775 | |
Bressaucourt | 420 | 9,49 | 6776 | |
Bure | 2915 | 13,69 | 6778 | |
Clos du Doubs | 1318 | 61,86 | 6808 | |
Coeuve | 682 | 11,59 | 6781 | |
Cornol | 893 | 10,43 | 6782 | |
Courchavon | 305 | 6,19 | 6783 | |
Courgenay | 2136 | 18,43 | 6784 | |
Courtedoux | 721 | 8,13 | 6785 | |
Damphreux | 169 | 5,62 | 6787 | |
Fahy | 361 | 7,78 | 6789 | |
Fontenais | 1256 | 10.48 | 6790 | |
Grandfontaine | 361 | 8,94 | 6792 | |
Haute-Ajoie | 1014 | 36,43 | 6809 | |
La Baroche | 1207 | 31,1 | 6810 | |
Lugnez | 207 | 5,13 | 6793 | |
Porrentruy | 6641 | 14,84 | 6800 | |
Rocourt | 158 | 4,48 | 6803 | |
Vendlincourt | 552 | 9,14 | 6806 | |
Totale | 23 | 24239 | 335,12 | 2603 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|