Akademio Sibelius
Aspekto
Akademio Sibelius | ||
---|---|---|
Taideyliopiston Sibelius-Akatemia | ||
publika universitato konservatorio | ||
Komenco | 1882 vd | |
Geografia situo | 60° 10′ 18″ N, 24° 55′ 57″ O (mapo)60.17166666666724.9325Koordinatoj: 60° 10′ 18″ N, 24° 55′ 57″ O (mapo) | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Sidejo | Taka-Töölö | |
Situo | Helsinko | |
| ||
Fondinto(j) | Martin Wegelius vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Akademio Sibelius (finne Sibelius-Akatemia, svede Sibelius-Akademi) en Helsinko kaj Kuopio estis la nura muzika altlernejo de Finnlando kaj, kiel la plej granda muzika kolegio en la nordiaj landoj, estis unu el la gvidaj institutoj en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1882 de Martin Wegelius kiel la Helsingfors musikinstitut (svede, do "Helsinka muzikinstituto") kaj nomita laŭ la fama finna komponisto kaj patro de finna muziko Jean Sibelius en 1939. Sibelius mem instruis tie de 1890 ĝis 1892.
Komence de 2013, la Akademio Sibelius estis unuigita kun la Arta Akademio Helsinko kaj la Teatra Akademio Helsinko por formi la Universitaton de la Artoj Helsinko.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ telegramstila prezento en la universitata retejo (jen svede, sed ankaŭ finne kaj angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (finne, svede kaj angle)