Saltu al enhavo

Akesajĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akesajĉino
Limregiono
pridisputata teritorio [+]

LandojBarato, Ĉinio, Pakistano

- koordinatoj35° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)3579Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo37 245 km² (3 724 500 ha) [+]
Areo37 245 km² (3 724 500 ha) [+]


Akesajĉino (Tero)
Akesajĉino (Tero)
Mapo de la pridisputataj regionoj ĉe la barata-ĉina limo, Akesajĉino en la nordo

Akesajĉino (Barato)
Akesajĉino (Barato)
DEC

Map
Akesajĉino
Vikimedia Komunejo:  Aksai Chin [+]
vdr

Akesajĉino (simpligita ĉina: 阿克赛钦, tradicia ĉina: 阿克賽欽, pinjino: Ākèsàiqīn, Hindia: अकसाई चिन, latina transskribo: Aksai Chin) estas limregiono de Ĉinio, Pakistano kaj Barato. [1] Ĝi estas unu el du regionoj de limkonflikto inter Barato kaj Ĉinio, la alia estas Arunaĉal-Pradeŝo.

Akesajĉino estas administrata de Ĉinio kaj postulata de Barato. En 1962 okazis milito pro la limkonflikto. La batalhalta linio, kiu dividas la regionon estas nomata linio de aktuala kontrolo (LAK).

Akesajĉino (la nomo laŭvorte signifas "blankŝtona dezerto de Ĉin") estas altmontara salodezerto en alteco de 5 000 m. Ĝi kovras areon de 42 685 km², aŭ proksimume kvinonon de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Geografie ĝi apartenas al la Tibeta altebenaĵo. La regiono estas maldense loĝata. Ĝi ricevas tre malmulte da pluvo aŭ neĝo, ĉar la Himalajo blokas la musonon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aksai Chin: China's disputed slice of Kashmir. CNN.com. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2007-07-23.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]