Albert-László Barabási
Albert-László Barabási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1967 (57-jaraĝa) en Cârța |
Lingvoj | angla • hungara • rumana |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio Usono |
Alma mater | Universitato de Bukareŝto (1986–1989) Universitato de Bostono (–1994) Universitato Eötvös Loránd (–1991) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto network scientist (en) |
Verkoj | Formula: the science behind why people succeed or fail. |
TTT | |
Retejo | http://www.barabasilab.com/ |
BARABÁSI Albert-László estas rumanuja hungara-usona fizikisto, universitata profesoro, ano ekstera de la Hungara Scienca Akademio, de 2007 ano de la Academia Europaea naskita en Cârţa (Harghita) la 30-an de marto 1967. Li estas la filo de historiisto László Barabási.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La mezlernejon Albert-László Barabási finis en Miercurea Ciuc kaj inter 1986-1989 li studis en Universitato Bukareŝto, sekve en 1991 en ELTE de Budapeŝto kaj fine li doktoriĝis en 1994 en Universitato de Boston (Usono). Poste li laboris en Universitato Notre Dame de 1995. De aŭtuno 2007 li la universitaton forlasis Notre Dame kaj li fariĝis profesoro kaj direktoro de Centro pri Retarscienco de Universitato Northeastern (Center for Network Science at Northeastern University). Ekde 2007 li estas hungara civitano kun konstanta restado en Usono.
Esplortereno
[redakti | redakti fonton]Lia merito ĉefa estas la evoluigo de teorio pri reala mondretaro. Sia libro titolita The New Science of Networks aperis en 10 lingvoj.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Barabási, Albert-László, Linked: How Everything Is Connected to Everything Else, 2002. (Ligite: Kiel estas ligita ĉio al ĉio cetera).
- Barabási, Albert-László and Réka Albert, "Emergence of scaling in random networks", Science, 286:509-512, October 15, 1999
- Barabási, Albert-László and Zoltán Oltvai, "Network Biology", Nature Reviews Genetics 5, 101-113 (2004)
- Barabási, Albert-László, Mark Newman and Duncan J. Watts, The Structure and Dynamics of Networks, 2006.Albert-László
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Persona retpaĝo.
- [1] Arkivigite je 2010-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.