Alcededoj
Alcionoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cikonibeka arbalciono (Pelargopsis capensis)
Lazura alciono (Alcedo azurea)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Alcededoj (Alcedinidae) aŭ alcionoj estas familio de malgrandaj aŭ mezgrandaj brilkoloraj birdoj el la ordo de koracioformaj (Coraciiformes). Tiu ĉi familio estas kosmopolita, ĝiaj anoj troveblas en ĉiu kontinento krom Antarkto; plej granda kvanto de specioj vivas en tropikaj regionoj de Afriko, Azio, kaj Oceanio, sed ankaŭ Eŭropo kaj ambaŭ Amerikoj havas la siajn. Preskaŭ ĉiuj alcionoj preferas kiel habitaton diversajn specojn de arbaro, kaj plejparto loĝas ne tre malproksime de riveroj, rojoj, lagoj ktp freŝakvaj akvujoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Alcededoj estas familio Alcedinidae en ordo Coraciiformes, kiu krome enhavas momotojn, abelmanĝulojn, todojn, koraciedojn, kaj grundokoraciojn.[1] La familian nomon unue enkondukis (kiel genran nomon Alcedia) franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en jaro 1815.[2][3]
Laŭ la nuna sistematiko, la familio enhavas 118 speciojn dividitajn je tri subfamilioj kaj 19 genroj. La subfamilioj estas:[1]
- Riveralcionoj (Alcedininae Rafinesque, 1815),
- Arbalcionoj (Halcyoninae Vigors, 1825),
- Akvalcionoj (Cerylinae Reichenbach, 1851)
En iuj fontoj eblas renkonti por arbalcionoj ankaŭ nomon Daceloninae, sed ĝi estis enkondukita far Charles Lucien Bonaparte en 1841, dum Nicholas Aylward Vigors proponis nomon Halcyoninae en 1825. Laŭ konvencioj de biologia nomado, pli frua nomo havas prioritaton.[4]
Ekde 1990 aperis kelkaj esploroj, kiuj laŭ diversaj molekulaj kaj genetikaj konsideroj proponas agnoski la subfamiliojn apartaj familioj kun nomoj, laŭorde, Alcedinidae, Halcyonidae, kaj Cerylidae.[5][6] Sed nun en 2024 tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptita. Kun tio ĉi aŭ sendepende, alcionoj estas sufiĉe apartaj de aliaj koracioformuloj por kunformi propran subordon Alcedines en la ordo Coraciiformes.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj alcionoj havas relative grandajn kapojn, longan, fortan kaj pikan bekon, mallongajn krurojn kaj etan voston. Preskaŭ ĉiuj havas brilkoloran plumaron kun rimarkebla, sed ne tre drasta, seksa duformismo. Je grando ili malsimilas de la ridema kukabarao, granda je 45 cm, ĝis Afrika nanalciono, ne pli longa ol 10 cm.
Vivejo
[redakti | redakti fonton]La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj, kie vivas alcionoj. En Eŭropo kaj en Nordameriko hejmas fakte po unu specio. En la tuta granda Sudameriko loĝas nur kvin specioj kaj unu plia vintras, dum en nur unu eta afrika lando, en Gambio, vivas ok specioj. La plej specioriĉan populacion oni trovas en Aŭstralio kaj sur la insularo de la Pacifiko.
Habitato kaj vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Alcionoj vivas en arbaroj kaj plej ofte apud akvujoj. Ili estas predantoj kaj kutime kaptas sian predon plonĝante desupre. "Stereotipa" alciono (ekz. la Eŭropa alciono) vivas ĉe rivero kaj kaptas fiŝojn, sed ne nepre estas tiel kun ĉiuj specioj. Arbalcionoj manĝas ĉefe reptiliojn, riveralcionoj manĝas fiŝetojn, ranojn, insektojn kaj kankrojn. Ĉiuj alcionoj havas la saman kondutmanieron reage al tro forta kaj aktiva predo: la birdo forte frapas la predon kontraŭ arbo, grundo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre por mortigi aŭ almenaŭ malaktivigi ĝin.
Kiel ĉiuj aliaj koracioformuloj, alcionoj nestas en ternestoj, kiujn ili kutime fosas en vertikalaj aŭ preskaŭ vertikalaj terklinaĵoj. Iuj alcionoj, aparte tiuj de insulaj specioj, kapablas fosi terneston en termitejo.
Konserva statuso
[redakti | redakti fonton]Plimulto de specioj de alcionoj estas sufiĉe bone establitaj kaj havas grandajn kaj stabilajn arealojn, kaj IUCN listas ilin malplej zorgigaj. Tamen, kelkaj specioj, aparte tiuj endemiaj en malgrandaj insuloj, estas minacataj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Corythornis madagascariensis
-
Ceyx fallax
-
Unu el la plej etaj: Ispidina picta
-
La plej granda: Nov-gvinea dacelo
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Rollers, ground rollers & kingfishers. International Ornithologists' Union (2017). Arkivita el la originalo je 4 October 2018. Alirita 28 May 2017 .
- ↑ Rafinesque, Constantine Samuel. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés. Self-published.
- ↑ Bock 1994, pp. 145, 252.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History.
- ↑ Sibley, Charles G.. (1990) Distribution and Taxonomy of Birds of the World. Yale University Press. ISBN 978-0-300-04969-5.
- ↑ Christidis, Les. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO, p. 168–171. ISBN 978-0-643-09602-8.
|