Aldeasoña
Aldeasoña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40235 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 4° 3′ U (mapo)41.4725-4.0561111111111Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 833 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldeasoña [+] | |||
Aldeasoña [aldeaSOnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Aldeasoña estas etimologie komprenebla kiel Domaro de Sonna, sed ne estas interkonsento ĉu temas pri ĝermana praloĝanto aŭ posta reloĝanto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 62 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el 2000 kaj 500 el 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 68 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Canalejas de Peñafiel, Laguna de Contreras, Vivar de Fuentidueña, Membibre de la Hoz, Calabazas de Fuentidueña kaj Fuentesaúco de Fuentidueña. Sude de la loĝloko kuniĝas la rojoj Pelayos kaj Hoz.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, betoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. En la blazono aperas malofta heraldika simbolo, kia estas kankro, alude al abunda bestospeco kaj grava enspezofonto. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria MAgdala de la 16-a jarcento, la ermitejo, lavejoj, vinkeloj, muelejoj, fontoj kaj la visigota nekropolo.