Alice in Wonderland (muzikalbumo)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri disko kun filmomuziko. Por rilata filmo rigardu la paĝon Alice in Wonderland (filmo de 2010). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando. |
Alice in Wonderland estas disko (Walt Disney Records D000490002) aperinta en 2010, sur kiu estas registrita la originala filmmuziko de la filmo Alice in Wonderland de Tim Burton. Muzikon komponis Danny Elfman.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]- Alice's Theme (Temo de Alice)
- Little Alice (Malgranda Alice)
- Proposal/Down the Hole (Svatiĝo/Truo malsupren)
- Doors (Pordoj)
- Drink Me (Trinku min)
- Into the Garden (En la Ĝardenon)
- Alice Reprise #1 (Rekantaĵo de Alice - 1)
- Bandersnatched (Bandersnaĉita)
- Finding Absolem (Trovante Absolem)
- Alice Reprise #2 (Rekantaĵo de Alice - 2)
- The Cheshire Cat (La Ĉeŝira Kato)
- Alice and Bayard's Journey (Vojaĝo de Alice kaj Bayard)
- Alice Reprise #3 (Rekantaĵo de Alice - 3)
- Alice Escapes (Alice eskapas)
- The White Queen (La Blanka Reĝino)
- Only a Dream (nur Sonĝo)
- The Dungeon (La Karcero)
- Alice Decides (Alice Decidas)
- Alice Reprise #4 (Rekantaĵo de Alice - 4)
- Going to Battle (Ek al Batalo)
- The Final Confrontation (La Fina Kunfrontiĝo)
- Blood of the Jabberwocky (Sango de la Jabberwocky)
- Alice Returns (Alice revenas)
- Alice Reprise #5 (Rekantaĵo de Alice - 5)
Temo de Alice
[redakti | redakti fonton]- Ho, Alice, kara kien vi iris?
- Proksimen, foren, aŭ inter ambaŭ
- Kion vi aŭdis kion vi vidis?
- Alice, Alice, diru Alice!
- Ho, diru, ĉu vi eta aŭ granda
- Por provi tiun aŭ ilin ĉiujn
- Estas longega vojo ĝis falo
- Alice, Alice, ho Alice!
- Kiel vi konis vojon ne tiun?
- Vi elektis la pordon la padon
- Eble vi ja devus reen veni
- Alian tagon, alian tagon
- Kaj nenio estas kio ŝajnas
- Vi revas ĉu vi revas, ho, Alice?
- (Ho, kiel vi trovos vian vojon? Ho, kiel vi trovos vian vojon?)
- (Ne estas tempo plori hodiaŭ. Ne estas tempo plori hodiaŭ)
- Tiom da pordoj - kiel elektis
- Tiom gajnota, tiom perdota
- Tiom da aĵoj trafis la vojon
- Ne estas tempo, ne estas tempo
- Atentu ne perdi vian kapon
- Pensu kion gliro diris... Alice!
- Ĉu iu tiris vin per la mano?
- Kiom da mejloj ĝis en Mirlando?
- Bonvolu diri ni ja komprenos
- Alice... Alice... ho, Alice
- (Ho, kiel vi trovos vian vojon ... ho, kiel vi trovos vian vojon?)