Allueva
Allueva | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44492 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 1° 3′ U (mapo)40.9856365-1.0425103Koordinatoj: 40° 59′ N, 1° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Areo | 18,651832 km² ( 186 5.1 832 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Allueva [+] | |||
Allueva [aLJŬEba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 94 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Fonfría (nordokcidente) kaj Salcedillo (sudoriente). La urba kerno estas sur 1200 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Allueva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 22 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥaraj turo kaj elementoj, ermitejo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.