Almegíjar
Almegíjar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18438 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 335 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 54′ N, 3° 18′ U (mapo)36.9030147-3.3001262Koordinatoj: 36° 54′ N, 3° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 812 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almegíjar [+] | |||
Almegíjar [almeĤIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centra parto de la Alpujarra Granada, je ĉirkaŭ 100 km de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj La Taha, Pórtugos (pro malgranda eksklavo), Busquístar, Cástaras kaj Torvizcón.
Oni trovis restojn el la Neolitiko kaj de romianoj kaj visigotoj, sed certe estis araboj kiuj markis la aktualan formon. la loko suferis la sekvojn de la malvenko de la ribelo de moriskoj de 1568, kaj oni senloĝigis la teritorion same kiel la cetero de La Alpujarra. Kun la reloĝigo de 1574 oni konstituis la korespondan municipon, al kiu oni aldonis la lokon de Notáez.
El la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj estis ĉirkaŭ 1500 loĝantoj; poste falis la loĝantaro kaj en la 21a jarcento estis nur ĉirkaŭ 400 lokanoj.