Andrzej Pisowicz
Andrzej Pisowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1940 (83-jaraĝa) en Siedliska |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato (–1963) |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | orientalisto universitata instruisto |
Andrzej Stanisław PISOWICZ (naskiĝis la 2-an de novembro 1940 en Siedliska, proksime al Miechów) estas pola armenisto kaj iranologo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Diplomito de la 1-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Adam Mickiewicz en Słupsk. Post abiturientiĝo en 1957 komencis studi iranologion en Katedralo de Orienta Filologio ĉe Jagelona Universitato, frekventante ankaŭ kurson de la armena lingvo. Tiutempe gastiganta en Krakovo profesoro Waĉe Nalbandian el Armenio ekinteresiĝis pri la juna studento kaj helpis ricevi invitilon al Erevano, kie Andrzej Pisowicz studis armenan filologion en la jaroj 1961–1963. Post reveno al Krakowo en 1963 li defendis magistran tezon pri armena dialekto en la vilaĝo Pharpi.
Post la studoj laboris en Jagelona Biblioteko, krakova filio de eldonejo Ossolineum kaj en Aparato-Buroo de Nuklea Tekniko kiel bibliotekisto, tradukisto kaj korektisto. Li zorgis pri daŭra kontakto kun la Universitato. En la jaroj 1966–1967 kompletigis armenan kaj iranan scion ĉe postdiplomaj studoj en École des Langues Orientales Vivante pri okcidentarmena kaj persa lingvoj kaj en Institut Catholique pri malnovarmena lingvo.
En 1970 eklaboris ĉe Jagelona Universitato. Baldaŭ forveturis kiel stipendiulo al Teherano (1972–1973). En 1974 akiris gradon de doktoro surbaze lde laboraĵo pri armenaj konsonantoj, kaj en 1985 akiris gradon de habilitiĝo pri homa scienco koncerne irana kaj armena lingvoscienco surbaze de disertaĵo pri komencoj de nov- kaj mezpersa fonologia sistemo.
Pro negativa opinio de Faka Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio – rezultanta de lia engaĝo en opozicia agado kaj publikado en subtera gazetaro – ne ricevis profesian avancon. Nur en 1988 li ricevis postenon de docento. Samtempe en la jaroj 1976–1994 li plenumis funkciojn de gvidanto de Iranistika Fako, kaj en la jaroj 1989–1994 vicedirektoro de Instituto pri Orienta Filologio.
En la jaroj 1988–1991 forveturis al stipendio de la Fondaĵo Pax Christi al Vieno, kaj en universitata jaro 1992–1993 instruis en Universitato de Lejdeno pri armena dialektologio. En la jaroj 1994–1995 laboris kiel jura konsilisto de la pola ambasadejo en Tehrano. En 2002 akiris laŭvice postenon de eksterordinara profesoro, poste la titolon de profesoro. Membro de Collegium Invisibile.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Le développement du consonantisme arménien, Kraków 1976.
- Origins of the New and Middle Persian Phonological Systems, Kraków 1985.
- Słownik pisarzy radzieckiej Armenii (Vortaro de la verkistoj de soveta Armenio), Warszawa 1992.
- Fârsi: materiały do nauki języka perskiego, Kraków 1995 (kunaŭtoro: M. Fraycon).
- Gramatyka ormiańska. Grabar – Aszcharabar, Kraków 2001.
- Mały słownik ormiańsko-polski, polsko-ormiański (Malgranda vortaro armena-pola, pola-armena), Kraków 2006 (kunaŭtoro: Szuszanik Sedojan, Norajr Ter-Grigorian).
- Na końcu języka (Fine de la lango), Białystok 2015 (kun Andrzej Pisowicz interparolas Kornelia Mazurczyk kaj Zbigniew Rokita).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Anna Krasnowolska, Kinga Maciuszak, Barbara Mękarska (eldonistino), In the Orient where the Gracious Light... – Satura Orientalis in Honorem Andrzej Pisowicz, Kraków 2006, p. IX-XI
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto kiel ŝanco por la Kaukaza regiono? Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine en Internacia Pedagogia Revuo