Anish Giri
Anish Giri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1994 (30-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | angla • rusa • nederlanda • nepala • japana • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Rusio |
Familio | |
Edz(in)o | Sopiko Guramishvili (en) |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
TTT | |
Retejo | http://www.anishgiri.eu |
Anish Kumar GIRI (nepale अनिश कुमार गिरी, ruse Аниш Кумар Гири naskiĝis la 28-an de junio 1994 en Rusio) estas nederlanda ŝaka grandmajstro kaj iama mirinfano. Li akiris la grandmajstran titolon en la aĝo de 14 jaroj, 7 monatoj kaj 2 tagoj.
Giri estas kvarfoja nederlanda ĉampiono (2009, 2011, 2012 kaj 2015) kaj gajnis la Corus Chess B-grupo en 2010. Li reprezentis Nederlandon ĉe kvin ŝakolimpikoj (2010, 2012, 2014, 2016 kaj 2018). Li ankaŭ venkis ĉe la turniro Reggio Emilia de 2012, Reykjavik Open 2017, kunvenkis en London Chess Classic 2015 kaj Wijk aan Zee 2018. En majo 2020 Giri estas rangita kiel numero 1 en Nederlando kaj 9 en la mondo per FIDE-Elo-nombro inter 2768.
Giri flue parolas la rusan, anglan kaj nederlandan kaj iom parolas la japanan, nepalan kaj germanan lingvojn.
Ŝakolimpikoj
[redakti | redakti fonton]Giri reprezentis Nederlandon en kvin ŝakolimpikoj, li gajnis 3 individuajn bronzajn medalojn kaj akumulas 28,5 poentojn en 40 ludoj (+19-2=19).[1]
Ŝakolimpiko | Tabulo | Individua rezulto | Teama rezulto |
---|---|---|---|
Ĥanti-Mansijsko 2010 | 4 | 8/11 (Bronzo) | 15a |
Istanbulo 2012 | 1 | 4/7 | 6a |
Tromsø 2014 | 1 | 8/11 (Bronzo) | 12a |
Bakuo 2016 | 1 | 7/11 | 36a |
Batumi 2018 | 1 | 8,5/11 (Bronzo) | 40a |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Men's Chess Olympiads: Anish Giri (angle). Olimpbase. Alirita 2020-10-13 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- Anish Giri profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE
- Anish Giri ĉe Twitter
|