Apokalipso (Durero)
La Apokalipso, pli ĝuste Apokalipso per bildoj (en latina: Apocalypsis cum Figuris)[1] estas fama serio de dekkvin lignogravuraĵoj de Albrecht Dürer de scenoj el la Apokalipso de Johano, publikigita en 1498, kiu rapide alportis al li famon tra Eŭropo.[2] La serio estis probable eltranĉita el ligno el pirarbo kaj fokusas al teologia enhavo, partikulare el Johannes Pirckheimer, nome la patro de la amiko de Durero nome Willibald Pirckheimer. La laboro por la serio startis dum la unua veturo de Durero al Italio (1494–95), kaj la serio estis publikigita samtempe en Latino kaj germana en Nurembergo en 1498, en momento kiam multo de Eŭropo antaŭvidis eblan Lastan juĝon por 1500. La plej fama presaĵo en la serio estas La kvar kavaliroj de la Apokalipso (ĉirkaŭ 1497–98),[3] reference al Apokalipso 6:1–8.[4] La plano de la ciklo kun la ilustraĵoj en la recto kaj la teksto en la verso sugestas la privilegion de la bildoj super la teksto. La serio alportis al Durero kaj famon kaj riĉon same kiel iom da libero el la patrona sistemo, kiu, siavice, permesis al li elekti siajn proprajn temojn kaj dediĉi plian tempon al gravurado. En 1511, Durero publikigis la duan eldonon de Apokalipso en kombinita eldonaĵo kun sia Vivo de la Virgulino kaj Granda Pasio; ankaŭ unuopaj presaĵoj estis produktitaj kaj venditaj.[5]
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
1. La martirado de Sankta Johano
-
2. Vizio de Sankta Johano de sep kandelingoj
-
3. Sankta Johano surgenue antaŭ Kristo kaj la dudek kvar aĝuloj
-
4. La kvar kavaliroj de la Apokalipso
-
5. La malfermo de la kvina kaj sesa sigeloj
-
6. Kvar anĝeloj retenas la ventojn, kaj la markigo de elektitoj
-
7. La himno en adorado de la ŝafo
-
8. La malfermo de la sepa sigelo kaj la aglo krianta 'malbono'
-
9. La kvar anĝeloj de Morto
-
10. Sankta Johano manĝanta la libron
-
11. La virino de Apokalipso kaj la sepkapa dragono
-
13. La putino de Babilono
-
14. La bestio kun ŝafaj kornoj kaj la bestio kun sep kapoj
-
15. La anĝelo kun la ŝlosilo de la senfunda truo. La arkitektura stilo de Nova Jerusalemo (fone maldekstre) estis influita de la hejmurbo de Durero nome Nurembergo.[6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Apocalypse Then: Dürer to the Twentieth Century". Ackland Art Museum. Arkivita el la originalo la 5an de septembro 2008. Alirita la 23an de junio 2019.
- ↑ Giulia Bartrum, Albrecht Dürer and his Legacy, 106, 124-125, British Museum Press, 2002, ISBN 0-7141-2633-0
- ↑ "Albrecht Dürer: Four Horsemen of the Apocalypse". Metropolitan Museum of Art. Arkivita el la originalo la 5an de septembro 2008. Alirita la 23an de junio 2019.
- ↑ "Albrecht Dürer The Four Horsemen of the Apocalypse, a woodcut". BritishMuseum.org. Arkivita el la originalo la 20an de aŭgusto 2008. Alirita la 23an de junio 2019.
- ↑ Bartrum, 124
- ↑ Russell, Francis (1967). The World of Dürer: 1471–1528. et al. Time-Life Books. pp. 69, 103.