Arenas de Iguña
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arenas de Iguña (stacidomo). |
Arenas de Iguña | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 742 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 11′ N, 4° 3′ U (mapo)43.188055555556-4.0483333333333Koordinatoj: 43° 11′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 177 m [+] | ||
Areo | 86,82 km² (8 682 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arenas de Iguña [+] | |||
Arenas de Iguña [aREnas deiGUnja] (Sabloj de Iguña) estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi limas norde kun Cieza kaj kun Los Corrales de Buelna, okcidente kun Los Tojos, sude kun Molledo kaj Bárcena de Pie de Concha, kaj oriente kun Anievas kaj Corvera de Toranzo. En la komarko Besaya fluas la rivero Besaya paralele al la Aŭtoŝoseo Kantabria-Altebenaĵo. Ĝi estas unu de la loĝlokoj de la norda Jakoba vojo nome: Ruta del Besaya.
La municipa ĉefurbo estas loĝloko Arenas de Iguña, je 48 km de la regiona ĉefurbo Santandero.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Por areo de 86,82 km² estas 1 703 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 1 300 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
La 1703 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Arenas de Iguña, Bostronizo, Cohiño, Las Fraguas, Los Llares, Palacio, Pedredro, San Cristóbal, San Juan de Raicedo, San Vicente de León, Santa Águeda kaj La Serna.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Antikva Reĝimo Yguña estis unu de la nombraj senjorlandoj kiujn posedis en Kantabrio la markizoj de Aguilar de Campoo, grafoj de Castañeda.
En la protokolo pri kreado de la Provinco Kantabrio la 28an de julio 1778, registriĝis la ĉeesto de Valle de Iguña kun Villa de San Vicente de León kaj Los Llares.
Arenas de Iguña historie estis la plej grava komercvojo de Kantabrio kun la kastilia altebenaĵo. La kantabraj kastrumoj atestas la ĉeeston ekde longe en tiuj teroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]