Artjom Dzjuba
Aspekto
Artjom Dzjuba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1988 (36-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Moskvo |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto blogisto |
Artjom Dzjuba aŭ plennome Artjom Sergejeviĉ Dzjuba - prononco laŭ sistemo IFA ɐrˈtʲɵm sʲɪrˈɡʲeɪvʲɪtɕ ˈdzʲʉbə, cirile Артём Сергеевич Дзюба, angle latinliterigata Artem Sergeyevich Dzyuba - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1988 en Moskvo, do nun estas 36-jara.
Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Artjom Dzjuba ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "22".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Artjom Dzjuba – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|