August Breithaupt
August Breithaupt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1791 en Probstzella |
Morto | 22-an de septembro 1873 (82-jaraĝa) en Freiberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach |
Alma mater | Technische Universität Bergakademie Freiberg Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | mineralogo universitata instruisto |
Johann August Friedrich BREITHAUPT (naskiĝinta la 18-an de majo 1791 en Probstzella, mortinta la 22-an de septembro 1873 en Freiberg) estis germana mineralogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Jena kaj Freiberg li iĝis en 1813 inspektisto de la akademiaj kolektoj kaj en 1827 profeosor pri oriktognozio. Retiriĝo lia profesia estis en 1866.
Breithaupt ja diligentege esploris pri ĉiuj mineraloj kaj sukcese trovis pli grandan variecon da kristaliĝoformoj ol antaŭe estis estinta konataj. Ankaŭ la nombron de la specoj li pligrandigis kaj la paragenezon li science pritraktis kun respekto de la praktika minejado. Apud Zwickau li malkovris ampleksajn terkarbo-tavolojn kiuj sekve estis tre lukre ekspluataditaj.
Li verkis: »Über die Echtheit der Kristalle« (Freiberg 1816); »Vollständige Charakteristik des Mineralsystems« (Freiberg 1820); »Die Bergstadt Freiberg« (Freiberg 1825); »Übersicht des Mineralsystems« (Freiberg 1830); »Die Paragenesis der Mineralien« (Freiberg 1849); »Vollständiges Handbuch der Mineralogie« (Dresdeno 1836–47); »Mineralogische Studien« (Lepsiko 1866).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 374 (tie ĉi interrete)