August von Mackensen
August von Mackensen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1849 en Leipnitz |
Morto | 8-an de novembro 1945 (95-jaraĝa) en Habighorst |
Tombo | Stadtfriedhof (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infanoj | Eberhard von Mackensen (mul) , Hans Georg von Mackensen (mul) |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
August von Mackensen (n. 6-an de decembro 1849, Haus Leipnitz, Saksio, nun Germanio – mortis la 8-an de novembro 1945, Celle), unu el la plej sukcesaj germanaj militestroj (marŝalo) de la unua mondmilito.
Lia militista kariero komenciĝis en 1869.
Li partoprenis en la batalo de Gumbinnen (1914), batalo de Tannenberg (1914). Li transprenis en aprilo de 1915 la komanditecon de la unuigita germana-aŭstra (11-a) armeo, en okcidenta Galicio. Mackensen - per helpo de la generalstaba estro Hans von Seeckt – efektivigis la grandan germanan trarompon (per uzo de kemia armilo) inter Gorlice kaj Tarnów (en la hodiaŭa Pollando), pro tio li rangaltiĝis al marŝalo, la 2-an de junio de 1915. Per tiu trarompo komenciĝis la venka serio de Mackensen: li venkis la rusojn ĉe Brest-Litovsk kaj Pinsk (aŭg-sept. 1915), konkero de Serbio (okt.-nov. 1915), okupo de Rumanio (1916–17), kie li agadis kiel militista guberniestro. Post la armistico de 1918. li estis internita en Hungario kaj Saloniki. Li hejmenvenis en decembro de 1919.
Li tute rifuzis la Vejmaran Respublikon, li ĝojis pri morto de Matthias Erzberger („La damaĝulo estas for“), li admiris Hitleron, simpatiis kun lia politiko, sed rifuzis kelkajn barbarismojn de la nazioj (kontraŭ neniigo de SA).
Familio
[redakti | redakti fonton]Li geedziĝis en 1879 kun Dorothea von Horn (1854–1905), naskiĝis kvin infanoj:
- Else Mackensen (1881/2–1888)
- Hans Georg von Mackensen (1883–1947), ŝtata sekretario
- Manfred von Mackensen
- Eberhard von Mackensen (1889–1969), oficiro
- Ruth von Mackensen (1897–1945)
Post morto de lia edzino en 1905, edziĝis li en 1908 denove la ĉ. 30-jaran Leonie von der Osten (1878–1963). Tiu edziĝo restis seninfana kaj daŭris ĝis lia morto en 1945.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Theo Schwarzmüller: Zwischen Kaiser und „Führer“ Generalfeldmarschall August von Mackensen. Eine politische Biographie. dtv, München 2001, ISBN 3-423-30823-0