Béla Vágó (politikisto)
Béla Vágó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weisz Béla |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1881 en Kecskemét |
Morto | 10-an de marto 1939 (57-jaraĝa) en Sovetunio |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Béla Vágó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Béla estis hungara politikisto, ĵurnalisto, komisaro. Lia origina familia nomo estis Weisz ĝis 1898.
Béla Weisz [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1881 en Kecskemét, li mortis la 10-an de marto 1939 en Sovetunio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Vágó devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li estis forigita pro diversaj politikaj agadoj. Li jam aliĝis en 1900 al la socialdemokratoj, post 3 jaroj al la sindikato. Li ofte kontribuis en Népszava. En 1911 li edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li estis unu el la estroj de la kontraŭmilita movado. En 1918 li estis fondinta membro de la komunistoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko unue li estis komisaro (komprenu fakta ministro pri internaj aferoj), poste li estris la armeon. Post falo de la komunista registaro li rifuĝis al Vieno, baldaŭ li iris al Berlino, fine pro la nazioj al Moskvo. Li estis ĉefredaktoro de hungarlingva gazeto. En 1939 li estis arestita pro falsaj akuzoj, poste li estis ekzekutita. En 1956 li estis rehabilitita.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- László Jenő és Korvin Ottó (1922)
- A Vörös Ujság első számáról (1928)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- poŝtmarko eldonita en Hungario
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- [1] Arkivigite je 2019-02-01 per la retarkivo Wayback Machine