Mikaelo Bronŝtejn: Grenado. Infanoj trovas grenadon en rojo kaj Koĉjo preterirante al Esperanto kunsido konvinkas ilin porti al la policejo. Tie li estas arestita de stulta policisto kiel teroristo. La infanoj avertas la atendantajn esperantistojn.
Sten Johansson: Adamo kaj Eva. Iom tristeta nuptovojaĝo al Gotenburgo, ekskursoj al najbaraj lokoj; finfine la vetero kaj ankaŭ ĉio pliboniĝas.
Julian Modest: La perdita domo. Hungaro revenas al Budapeŝto, post tuta vivo en ekzilo, elmigrinta dum la revolucio de Hungario de 1956. Li serĉas la domon kie lia familio loĝis ĝis li estis sep-jaraĝa kaj ili foriris. Li ne bone memoras la precizan domon, sed en la strato neniu memoras pri lia familio.
Vejdo: Paro da blankaj baletŝuoj. Fantoma historio: en ĉina universitato tri samĉambraninoj panikas pro onidiroj pri laŭperioda morto de studentino sur abandonita scenejo kie iam okazis incendio kiu mortigis belegan dancistinon Shen Monian. Tio okazas meznokte kiam sonas la Cignolago de Ĉajkovskij. Unu el la studentinoj, nome Feng Wei, klopodas esplori ene de la ĝenerala paniko. Maljuna ĝardenisto ŝajne scias ion pri tio, kaj subite aperas informo ke iel ankaŭ la patrino de Feng Wei, iam studentino samloke, estas iel implikita.
Ĥristina Kozlovska: La bankoficisto (trad. Petro Palivoda). Kafkeceta historio: iu rutineca bankoficisto iun matenon komencas sian tagon suferante diversajn malfacilaĵojn, plejparte ĉar li forgesas aferojn, plej serioze sian propran nomon, kio kondukas al kruta ekrompo disde sia normala vivo. Li transformiĝas, ne estas rekonata de siaj proksimuloj kaj iĝas senhejmulo.
Feliks Krivin: Duonfabeloj (Mikrofabloj) (trad. Tatjana Auderskaja). Dek du pagoj kun po kelkaj pri plej diversaj temoj. Aĵoj funkcias kiel personoj, parolas ktp.
Gloria Fuertes: Kvin poemoj (Ni ne perdu la tempon; Amo faras vin...; La fabriko kaj ĝia pordo; Al artisto; Malfacilas malfari en vitro; trad. Jorge Camacho)
Geo Bogza: Du poemoj (Johana Maria, vi nun estas for...; Johana Maria, ni estis nur du ŝipoj...; trad. Ionel Oneţ)
Maksimiliano Voloŝino: La domo de l' poeto (trad. Paŭlo Moĵajevo). Strukturita poemo kiu rakontas la tutan historion el la pratempoj de la orienta Krimeo kaj priskribas ĝin; finfine oni aludas al la domo de la poeto, kiu estos ia rifuĝejo por persekutatoj de ambaŭ flankoj pro la Rusa Enlanda Milito.
Fernando de Diego: Ĉu distre interesa?. Prelego mendita por la 56a Kongreso de Hispana Esperanto Federacio okazinta en Valencio, al kiu la aŭtoro mem ne povis veni tiel ke la prelego estis legita de Miguel Fernández kaj fakte verkita en tiu kompreno. De Diego meditadas ĉefe pri sentoj pri amo kaj ilustracias sian tekston per poemoj de Gustavo Adolfo Bécquer, Nikolao Hovorka kaj León Felipe.
Miguel Fernández: Hispanaj nuntempaj soci-kritikaj poetoj. Itinero laŭ la panoramo de la modernaj poetoj. Oni komentas la figuron de Vera Moreno kaj oni inkludas trei ŝiajn tekstojn: nome sentitola mikronoveleto, poemo La perdita subtenilo kaj noveleto La sekreto de la granda luno. Poste oni priskribas la figuron de Alberto García-Teresa kaj oni kopias lian poemon Endas manĝi la mondon ŝiromorde.
Miguel Fernández: La Teruelaj geamantoj. Rakonto de la legendo kaj ties eĥo en la nunaj teruelanoj. Pria poemo okaze de la hispana Esperanto-kongreso nome Konstanta amo transe de la morto, samtitola kun poemo de Francisco de Quevedo
Viktoro Solé pri La vorto kaj la vento. Rakonta koliero (de Miguel Fernández). Teknika analizo de la influo de sciaro pri muziko en la komentata rakontaro. La recenzisto priskribas la funkciadon de muzikaj konceptoj kaj montras ekzemplojn en la titoloj de la rakontoj, en la diegezo, per sinestezioj, per muzikaj rimedoj, per strukturaj rimedoj kaj per frazaj rimedoj.
Gert Lundstedt (trad. Jesper Jacobsen) pri Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto (red. kaj trad. Sten Johansson kaj Leif Nordenstorm). Meditado pri la valoro de la literaturo verkita originale en Esperanto, kontraste kun tiu verkita en gepatraj aŭ aliaj naciaj lingvoj.
Luiza Carol pri La migro- kaj lernojaroj de Heidi kaj Heidi povas apliki, kion ŝi lernis (de Johanna Spyri; trad. Dietrich Michael Weidmann). Pozitiva kritiko kaj laŭdoj al dulibra verko pri la historio de Heidi. Analizo ĉefe de la rolulo de Heidi (saĝa, matura knabino) kiu influas sur ŝia avo kaj sur la kuracisto.