Barchín del Hoyo
Barchín del Hoyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Enrique Santiago Eras (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 40′ N, 2° 4′ U (mapo)39.664722222222-2.0694444444444Koordinatoj: 39° 40′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 65,25 km² (6 525 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barchín del Hoyo [+] | |||
Barchín del Hoyo [barĈIN deLOjo] (B. de la Kavaĵo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La censita loĝantaro en 2016 estis de 86 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,32 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Barchín del Hoyo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la suda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 950 m super marnivelo; je la maldekstra bordo de la rivero Júcar. La areo de ties teritorio estas de 65,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′53″N 2°04′10″Ok.
Nordokcidente: Piqueras del Castillo | Norde: Chumillas | Nordoriente: Solera de Gabaldón |
Okcidente: Buenache de Alarcón | Oriente: Gabaldón | |
Sudoriente: Olmedilla de Alarcón | Sude: Valverdejo | Sudoriente: Valverdejo |
Historio
[redakti | redakti fonton]En la municipa teritorio oni trovis restaĵojn de setlejo kiu probable datas el la Ferepoko Ĝi esti detruita fare de la kartaga armeo de Hanibalo fine de la 3a jarcento a.K. Estas ankaŭ ruinoj de posta setlejo de la epoko de la Romia Imperio.
Barchín ricevis la titolon de "Villa" el la Katolikaj Gereĝoj en 1478 aŭ 1479 pro ties apogo al la reĝino Isabel en sia milito kontraŭ Juana la Beltraneja kaj kontraŭ ties natura senjoro, la Markiso de Villena (tiam senjoro de Alarcón, el kio dependis Barchín).
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Barchín del Hoyo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Barchín del Hoyo kie oni venis al la nunaj 86.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ofte de dekstra partio kaj lastatempe el maldekstra PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.