Baza legolisto
Aspekto
Jen la baza legolisto de originala Esperanto-literaturo. Ĝi citas tiujn librojn, kiuj estas laŭ la opinio de William Auld legendaj aŭ almenaŭ legindaj. La liston William Auld kompilis en 1988 kaj ĝisdatigis en 1997[1].
Proza fikcio
[redakti | redakti fonton]- Baghy, Julio: Sur Sanga Tero
- Baghy, Julio: Viktimoj
- Boulton, Marjorie: Okuloj
- Bulthuis, Hendrik: Idoj de Orfeo
- Engholm, Stellan: Homoj sur la Tero
- Forge, Jean: Mr. Tot aĉetas mil okulojn
- Francis, John: La Granda Kaldrono
- Francis, John: Vitralo
- Lorjak: Regulus
- Luyken, Heinrich August: Pro Iŝtar
- Matthias, Ulrich: Fajron sentas mi interne
- Miyamoto Masao: Naskitaj sur la Ruino
- Nemere István: Sur Kampo Granita
- Newell, Leonard Nowell: Bakŝis
- Ošlak, Vinko: Jen la Sablo el Mia Klepsidro
- Piĉ, Karolo: La Litomiŝla Tombejo
- Ribillard, Jean: Vivo kaj Opinioj de Majstro M' Saud
- Robinson, Kenelm: Se Grenereto...
- Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!
- Rossetti, Reto: El la Maniko
- Rossetti, Reto kaj Szilágyi, Ferenc: 33 Rakontoj: la esperanta novelarto
- Schwartz, Raymond: Kiel akvo de l' rivero
- Schwartz, Raymond: Vole ... Novele
- Steele, Trevor: Sed nur Fragmento
- Szathmari Sandor: Vojaĝo al Kazohinio
- Szilágyi, Ferenc: Koko Krias Jam!
- Szilágyi, Ferenc: La Granda Aventuro
- Ŝirjaev, Ivan: Sen Titolo
- Štimec, Spomenka: Ombro sur Interna Pejzaĝo
- Tóth, Endre: Lappar, la Antikristo
- Urbanová, Eli: Hetajro Dancas
- Varankin, Vladimir: Metropoliteno
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Auld, William (red.): Esperanta Antologio
- Auld, W., Dinwoodie, J.S., Francis, J., Rosetti, R.: Kvaropo
- Auld, William: La Infana Raso
- Baghy, Julio: Pilgrimo
- Baghy, Julio: Preter la Vivo
- Boulton, Marjorie: Eroj
- Giŝpling, Miĥael: El sisma zono
- Goodheir, Albert: Merlo sur Menhiro
- Hohlov, Nikolao: La Tajdo
- Kalocsay Kalmán: Streĉita Kordo
- Kock, Edwin de: Fajro sur Mia Lango
- Kurzens, Nikolai: Mia Spektro
- Maura, G.E.: Duonvoĉe
- Miĥalski, Eŭgeno: Plena Poemaro
- Miyamoto Masao: Invit' al Japanesko
- Montagut, Abel: Poemo de Utnoa
- Neves, Camacho, Dek, Fernández: Ibere Libere
- Peneter, Peter: Sekretaj Sonetoj (en Libro de Amo)
- Privat, Edmond: Tra l' Silento
- Ragnarsson, Baldur: Ŝtupoj sen Nomo
- Rossetti, Reto: Pinta Krajono
- Sadler, Victor: Memkritiko
- Schwartz, Raymond: La Stranga Butiko
- Schwartz, Raymond: Verdkata Testamento
- Su, Armand: Poemoj de Armand Su
- Tárkony Lajos: Soifo
- Ungar, Krys: Meznokto Metropola
Aldona legolisto
[redakti | redakti fonton]En 2023 la Baza legolisto estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. [2]
Aldono al la Baza legolisto, 2023
[redakti | redakti fonton]Prozo
[redakti | redakti fonton]- Adamson, Hendrik: Auli. 1934
- Bronŝtejn, Mikaelo: Mi stelojn jungis al revado. 2016
- Conterno Guglielminetti, Clelia: Ho, tomboj de l’ prapatroj. 2015
- Elgo, Serĝo (Lagrange, Georges): Surklifa. 2000
- Fernández, Miguel: Camacho, Jorge; Neves, Gonçalo; Liven Dek (Gutiérrez Adúriz, Miguel): Ekstremoj. 1997
- Gabrielli, Lina: Karnavalo. 1973
- García, Higinio: Kapturnoj. 1999
- Johansson, Sten: Sesdek ok. 2020
- Karpunina, Lena: La bato. 2000
- Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
- Modest, Julian (Miĥalkov, Georgi): Maja pluvo. 1984
- Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
- de Seabra, Manuel: La armeoj de Paluzie. 1996
- Štimec, Spomenka: Kroata milita noktlibro. 1993
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Auld, William: En barko senpilota. 1987
- Boulton, Marjorie: Unu animo homa. 2022
- Camacho, Jorge: En la profundo. 2013
- Camacho, Jorge: La silika hakilo. 2011
- Conterno Guglielminetti, Clelia: Eta vivo. 1969
- Dresen, Hilda: Norda naturo. 1967
- Fernández, Miguel: El miaj sonoraj soloj. 1996
- Fernández, Miguel: Semoj de matenruĝo. 2023
- de Kock, Edwin: Testamente. 2015
- Mao Zifu: Kantoj de Anteo. 2006
- Nervi, Mauro: La turoj de l’ ĉefurbo. 1978
- Nervi, Mauro: Havenoj. 2001
- Philippe, Benoît: Kvazaŭ varfo. 2016
- Ragnarsson, Baldur: La lingvo serena. 2007
- Rossi, Nicolino: Sur la vivopado. 1980
- Urbanová, Eli: Nur tri kolorojn. 1960
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Baza legolisto de la originala Esperanto-literaturo (esperante). Alirita 2013-06-04 .
- ↑ Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie, artikolo en Libera Folio aperinta 2023-09-12 esperante