Bildliteraturisto
Aspekto
Bildliteraturisto estas verkisto, kiu kreas bildliteraturaĵojn aŭ bildstriojn.
La diversaj fakoj de tiu metio estas:
- Scenaristo: tiu ĉi, kiu verkas la scenaron, priskribas la rolulojn kaj iliajn agojn, skribas la dialogojn.
- Desegnisto : tiu ĉi, kiu desegnas la rolulojn, la akcesoraĵojn kaj la scenfonojn.
Iuj bildliteraturaĵoj estas kreaĵo de nur unu homo; aliaj estas kunlaboraĵoj de du aŭ pluraj verkintoj.
- Ekzemploj
- - Hergé estis la scenaristo kaj la desegnisto de Tinĉjo.
- - René Goscinny estis la scenaristo, kaj Albert Uderzo estis la desegnisto de Asteriks la Gaŭlo.
Aliaj fakuloj povas interveni por krei bildrakonton:
- Koloristo, kiu elektas la kolorojn de la roluloj, domoj, fonoj kaj aplikas ilin sur la nigra-blankan desegnaĵon.
- Tekstisto kiu skribas la tekstojn en la parol-vezikojn aŭ tiujn de la onomatopeoj.
En usona superheroa bildliteraturo, troviĝas ankaŭ:
- Krajonisto, kiu desegnas la bildojn nur kun krajono, sed ilin ne finas.
- Inkisto, kiu finas la bildojn per inko por reprodukto.
Famaj bildliteraturistoj
[redakti | redakti fonton]- Alberto Breccia
- Claire Bretécher
- Enki Bilal
- François Boucq
- Pierre Christin
- Will Eisner
- André Franquin
- Annie Goetzinger
- René Goscinny
- Hergé
- Edgar P. Jacobs
- Milo Manara
- Jean-Claude Mézières
- Moebius
- Morris
- Phillip Ndunguru
- Peyo
- Marjane Satrapi
- Charles M. Schulz
- Jacques Tardi
- Albert Uderzo
- Willy Vandersteen