Camillo Boito
Camillo Boito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1836 en Romo | ||||
Morto | 28-an de junio 1914 (77-jaraĝa) en Milano | ||||
Tombo | monumenta tombejo de Milano vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1914) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Silvestro Boito (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto artokritikisto verkisto arthistoriisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Domo de Ripozo por Muzikistoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Camillo BOITO (naskiĝinta la 30-an de septembro 1836 en Romo, mortinta la 28-an de junio 1914 en Milano) estis itala arĥitekto kaj verkisto pri arthistoriaĵoj. Camillo Boito havis kiel sian plej ŝatatan lernanton kaj heredanton Enrico Zanoni.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Unue li dediĉis sin ĉe la Universitato de Padovo al la studoj kaj frekventis poste la artakademion de Veneco kie iĝis ankaŭ li trejniĝo arĥitekta. En 1856 li iris por studokontinuogo al Florenco kie li verkis por la gazeto »Lo Spettatore« eseojn pri arto. En 1859 li estis en Milano kie oni nomumis lin profesoro pri arĥitekturo ĉe la Brera-akademio.
Docentante Boito serĉis solvojn por konkretaj taskoj kaj problemoj. Li starigis i.a. lernejon en Padovo, la Urban museon, al Urban palacon ĉe la Erbe-placo kaj la konstruaĵon por elementaj lernejoj en Milano.
Ekde 1872 li estis no de la Supera konsilio pri belaj artoj ene de la itala ministerio pri edukado. Kiel verkisto li ankaŭ furoris per: »Scultura e pittura d'oggi« (Turin 1877); »Leonardo e Michelangelo« (Mail. 1878); »L'architettura del medio evo in Italia« (1880); »Gita di un artista« (1884); »Il Duomo di Milano« (1888); »Questioni pratiche di belle arti« (1893); »La ricomposizione dell' altare di Donatello« (1895); »L'altare di Donatello e le altre opere nella Basilica Antoniana di Padova« (1897).
Beletre li verkis: »Storielle vane« (1876-79, 2 volumoj) kaj »Senso« (1884). Li eldonis la monatan fakrevuon »Arte italiana decorativa e industriale«.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 170-171 (interrete tie chi)