Castronuevo de Esgueva
Castronuevo de Esgueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47171 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 387 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 4° 35′ U (mapo)41.681388888889-4.5883333333333Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 29,44 km² (2 944 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castronuevo de Esgueva [+] | |||
Castronuevo de Esgueva [kastroNŬEbo desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Castronuevo de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Nova Kastrumo (kastelo, fortikaĵo) de E..
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 379 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed en la lastaj jardekoj akiris loĝantaro pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj kreado de aparta domaro de novaj loĝejoj nome Urbanización Los Álamos (La Poploj). Ĝi distas 15 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kio ebligas facilan komunikadon kaj servojn.
Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 15a-17a jarcentoj.