Cenei
Aspekto
Cenei ĉenej (hungare Csene ĉene, germane Tschene, serbe: Čenej, esperantigita al Ĉenej) estas komunumo de Banato en Rumanio okcidente de Timişoara. Administre apartenas al ĝi Bobda, Checea.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 2 735 loĝantojn (serboj, germanoj, hungaroj), en 1992 2 160 (rumanoj, 15% hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas en 1330. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Csene, kies distriktejo estis.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Koordinatoj 45° 42′ 55″ N 20° 54′ 02″ O / 45.71528 °N, 20.90056 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 42′ 55″ N 20° 54′ 02″ O / 45.71528 °N, 20.90056 °O (mapo)
Renomaj homoj
[redakti | redakti fonton]- Endre Vuchetich (13-a de decembro 1888 - Budapeŝto, 12-a de decembro 1964): gazeteldonisto, redaktoro, ĵurnalisto, novelisto
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La fama esperantista vojaĝanto Tibor Sekelj trapasis dek jarojn de sia juneco en Cenei.
“ | Trimonata mi estis kiam mi translokiĝis el la Tatra montarregiono al Ĉenej, vilaĝo en Banato, en la sudo de la tiama Hungarujo (nun en Rumanujo), kie mi pasigis miajn unuajn dek vivjarojn | ” |
—Tibor Sekelj, Mondo de travivaĵoj, 1981, p12 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine