Cholet
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cholet (stacidomo). |
Cholet | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Maine-et-Loire (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Cholet (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 49099 [+] | ||||
Poŝtkodo | 49300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Gilles Bourdouleix 1995-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 53 936 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 617 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 4′ N, 0° 53′ U (mapo)47.058888888889-0.87972222222223Koordinatoj: 47° 4′ N, 0° 53′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 124 m [+] | ||||
Areo | 87,47 km² (8 747 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cholet [+] | |||||
Cholet [ŝoLE] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Maine-et-Loire kaj en la regiono Luarlandoj. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĉoleto havas proksimume 56 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Choletais [ŝolte] (Ĉoletanoj) en la franca lingvo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cholet estas la dua plej granda urbo de la departemento Maine-et-Loire post Anĝevo. Ĝi situas en la historia kaj natura regioneto Mauges.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo « Cholet » verŝajne devenas de la latina vorto Coletum (t.e. brasiko). Gravajn establojn de la romia periodo oni malkovris proksime al Cholet, en la vilaĝo Mazières-en-Mauges.
Cholet disvolviĝis ekde la 18-a jarcento per la produktado de siaj famaj teksaĵoj, kaj sekve per la produktado de ŝuoj. Ĝi estas plie rigardata kiel la ĉefurbo de poŝtukoj : la plej rimarkinda specialaĵo de Cholet estas la ruĝa poŝtuko, menciita en kanzono far Théodore Botrel.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Cholet origine kaj plejparte baziĝis sur teksaĵoj. Tiu specialaĵo profunde stampis la lokan pejzaĝon ĝis hodiaŭ, kun ekzemple grandaj fabrikejoj, liceo pri modo kaj la ĉeesto de pluraj firmaoj kiel NewMan, Gaston Jaunet, ktp...
Ekzistas tamen en Cholet aliaj aktivecoj danke al mond- aŭ landfamaj firmaoj kiel Michelin, Bébé Confort, Nicoll, L'abeille, Thales, ktp...
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La arta kaj historia muzeo (Musée d'art et d'histoire) estas plejparte dediĉita al la militoj de Vendée, kiuj okazis dum la Franca Revolucio. La galerioj de la muzeo entenas la verkojn de la pentristo Pierre Charles Trémolières, naskiĝinta en Cholet.
La muzeo de teksaĵo (musée du textile) prezentas la teknikojn rilate al la teksado kaj al la blankigo de la toloj.