Saltu al enhavo

ColecoVision

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ColecoVision
video game console model vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Coleco Telstar series
Sekvanto Coleco Adam
vdr

ColecoVision estas dua-generacia hejma videoludilo evoluigita de Coleco kaj lanĉita en Nordameriko en aŭgusto 1982. Ĝi estis komercigita unu jaron poste en Eŭropo fare de CBS Electronics kiel la CBS ColecoVision.

La maŝino ofertis sperton pli proksiman al pli potencaj arkadludoj kompare kun konkurantoj kiel la Atari 2600 kaj Intellivision. La komenca katalogo de 12 ludoj en kartoĉa formato inkluzivis la unuan hejman version de la Donkey Kong fare de Nintendo, enpakitan kun la videoludilo. Proksimume 136 ludoj estis publikigitaj entute inter 1982 kaj 1984,[1] inkluzive de Zaxxon de Sega kaj iuj adaptitaj versioj de malpli konataj arkadludoj, kiuj trovis pli grandan uzantaron per la ColecoVision, kiel Lady Bug, Cosmic Avenger, kaj Venture.

Coleco publikigis serion de flankaparatoj kaj specialaj regiloj por pligrandigi la teknikajn kapablojn de la maŝino. "Ekspansia Modulo #1" eĉ permesis al la sistemo ludi kartoĉojn de Atari 2600. Pli posta modulo ebligis konverti la ColecoVision en la personan komputilon Coleco Adam.

La produktado de ColecoVision ĉesiĝis en 1985 kiam Coleco retiriĝis el la videoluda merkato. Coleco estis jam pripensinta ŝanĝi sian fokuson pro la sukceso de sia serio de pupoj Cabbage Patch Kids kaj la kosta malsukceso de la komputilo Coleco Adam.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Forster, Winnie (2005), The encyclopedia of consoles, handhelds & home computers 1972 - 2005, GAMEPLAN, p. 50, (ISBN 3-00-015359-4) 
  2. Coleco Discontinues Its Adam Computer Line: Sells Inventory to Retail Chain; Expects to Report Substantial Losses for 4th Quarter, Year (3 Januaro 1985).