Cynthia Ozick
Cynthia Ozick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cynthia Ozick | |||||
Naskonomo | Cynthia Shoshana Ozick | ||||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1928 (96-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Ohia Ŝtata Universitato Universitato de Novjorko Hunter College High School (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto verkisto novelisto vd | ||||
Aktiva dum | 1966– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cynthia Ozick (la 17-an de aprilo 1928) estas jud-usona verkistino [1].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Cynthia Shoshana Ozick naskiĝis en Manhatano de jud-rusaj gepatroj, kaj kreskis en la Bronx, kie ŝi travivis multoblajn kazojn de antisemitismo sur la stratoj de la najbareco same kiel en la lernejo, kiam ŝi kutimis kanti kristnaskajn kantojn [2]. Ŝi kompletigis sian bakalaŭron ĉe NYU, kaj daŭriĝis al magistro en angla literaturo en Ohio State University, kie ŝi temigis la verkaron de Henry James [3]. Ozick estas la nevino de la poeto kaj verkisto Avraham Regelson.
Stilo
[redakti | redakti fonton]Ozick verkas pri la vivoj de usonaj judoj, same kiel politiko, historio, kaj literaturscienco. Ŝi ankaŭ verkas kaj tradukas poezion. La nazia holokaŭsto kaj ĝiaj sekvoj estas centraj ĉeftemoj en ŝia verko. Ŝi ankaŭ verkas pri enmigrado, kaj la malkonektiĝoj de identeco kiun enmigrado kunportas, la rekonstruado de la memo kiun ĝi postulas, kaj la traŭmato implikita en translokiĝo kaj moviĝado de unu socia statuso al alia [4].
Premioj kaj rekono
[redakti | redakti fonton]En 1971, Ozick gajnis la premion Edouard Louis Valant por ŝia kolekto de noveloj, Bloodshed and Three Novellas [5]. En 1972 ŝi gajnis la Nacian Premion por Judaj Libroj por sia romano The Pagan Rabbi and More Stories. En 1997 ŝi gajnis la Diamonstein-Spielvogel Mass Art Award por Fame and Folly. Tri el ŝiaj noveloj gajnis la unuan lokon en la konkurenco laŭnome de O. Henry, kaj ankaŭ estis la unualoka gajninto en la Reaa novelkonkurado. En 2000 ŝi gajnis la National Book Critics Circle Award por la romano Quarrel & Quandary [6]. La romano Heir to the Glimmering World (2004) (kiu estis publikigita en Britio kiel The Bear Boy) estis laŭdita fare de kritikistoj, kaj la romano estis prioritatita por la Man Booker Prize. En 2008 ŝi gajnis la premion PEN/Nabokov same kiel la premion PEN/Malamud, kiuj estis fonditaj fare de la familio de Bernard Malamud por honori plejbonecon en la kampo de la novelo. Ŝia romano Foreign Bodies estis prioritatita por la Orange Prize (2012) kaj la Jewish Quarterly-Wingate Prize (2013).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Noveloj
[redakti | redakti fonton]- Trust (1966)
- The Cannibal Galaxy (1983)
- The Messiah of Stockholm (1987)
- The Puttermesser Papers (1997)
- Heir to the Glimmering World (2004) (eldonita ern Britio en 2005 kiel The Bear Boy)
- Foreign Bodies (2010)
- Antiquities (2021)
Kolektoj de mallongaj rakontoj
[redakti | redakti fonton]- The Pagan Rabbi and Other Stories (1971)
- Bloodshed and Three Novellas (1976)
- Levitation: Five Fictions (1982)
- Envy; or, Yiddish in America (1969)
- The Shawl (1989)
- Collected Stories (2007)
- Dictation: A Quartet (2008)
Nefikcio
[redakti | redakti fonton]Kolektoj de eseoj
[redakti | redakti fonton]- All the World Wants the Jews Dead (1974)
- Art and Ardor (1983)
- Metaphor & Memory (1989)
- What Henry James Knew and Other Essays on Writers (1993)
- Fame & Folly: Essays (1996)
- "SHE: Portrait of the Essay as a warm body" (1998)
- Quarrel & Quandary (2000)
- The Din in the Head: Essays (2006)
- Critics, Monsters, Fanatics, and Other Literary Essays (2016)
- David Miller, ed. Letters of Intent: Selected Essays (2017)
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- A Cynthia Ozick Reader (1996)
- The Complete Works of Isaac Babel (introduction 2001)
- Fistfuls of Masterpieces
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Articles about Cynthia Ozick, New York Times
- ↑ Jewish Women Encyclopedia: Cynthia Ozick
- ↑ Profilo: Cynthia Ozick[rompita ligilo]
- ↑ Emma Brockes. "A life in writing: Cynthia Ozick", The Guardian, 2 July 2011
- ↑ The Maurice Greenberg Center for Judaic Studies Arkivigite je 2013-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ A life in writing: Cynthia Ozick
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Tom Teicholz (Spring 1987). “Cynthia Ozick, The Art of Fiction No. 95”, The Paris Review Spring 1987 (102).
- "The Lesson of the Master," Eseo de Ozick pri la rakonto de Henry James ĉe Narrative Magazine.
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- "The Uncut Interview with Cynthia Ozick" at City Arts
- Cynthia Ozick Interview at The Morning News
- 1997 interview about The Puttermesser Papers