David Philipson
David Philipson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1862 en Wabash | |
Morto | 29-an de junio 1949 (86-jaraĝa) en Beth Israel Deaconess Medical Center | |
Tombo | United Jewish Cemetery (en) vd | |
Religio | judismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Columbus • Baltimore • Cincinnati vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Hebrew Union College – Jewish Institute of Religion – New York (en) Universitato de Cincinnati Johns Hopkins Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | rabeno tradukisto de Biblio tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David PHILIPSON (9a de Aŭgusto, 1862 – 29a de Junio, 1949) estis usona rabeno de Reformisma Judismo, oratoro kaj verkisto.
Li estis filo de german-judaj enmigrintoj, li estis membro de la unua gradigita kurso de la "Hebrew Union College" en Cincinnati. Plenkreskulo, li estis unu el la estroj de la usona Reformisma Judismo kaj bonfarestro en sia adopt-urbo Cincinnati. Aldone al angla, li parolis en hebrea, germana, araba, aramea kaj amhara.
Philipson estis aktiva ankaŭ en politiko, ne nur kontraŭ antisemitismo, sed ankaŭ kontraŭ korupto en la politiko de Cincinnati kaj kontraŭ Usona Imperiismo. Dum la Unua Mondmilito agadis por ke la usonaj judoj ne apogu la germanan partion, kaj dum la Dua Mondmilito en 1940 apogis la eniron de Usono kontraŭ Nazia Germanio. Sed li estis tute kontraŭ Cionismo en la ideo, ke judismo estas nur religio kaj ne aparteno al ŝtato.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Philipson, David. (1907) The Reform Movement in Judaism. Macmillan. “david philipson the reform movement.”.
- Philipson, David. My Life as an American Jew. Cincinnati: Kidd Publishing, 1941.
- David Philipson Papers, American Jewish Archives, May 3, 2008. Arkivigite je 2012-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Philipson, David, The Jew in English Fiction, Cincinnati: Robert Clarke Comp., 1908
- Philipson, David, Tendencies of thought in modern Judaism, Boston : Houghton, 1895