Difono
Aspekto
Difono aŭ dufono estas ero de parolo, kiu konsistas el la lasta duono de unu parolsono kaj la unua duono de la sekva. Silento ankaŭ kalkuliĝas kvazaŭ parolsono. Difonoj estas uzataj en certa metodo de parolsintezo. Por tiu celo necesas registri ĉiujn difonojn, kiuj uziĝas en la koncerna lingvo.