Dueto
Dueto (de lat. duo = "du") estas muzika verko, kiu estas prezentata de du muzikistoj (ensemblo) aŭ estas komponita tiucele:
- aŭ kun vere nur du muzikistoj en verko de ĉambromuziko;
- aŭ kun du soloistoj akompanataj de aliaj instrumentoj, ekz. ario kun du soloistoj.
La personaron realigantan dueton oni nomas duopo.
Komponado
[redakti | redakti fonton]En dueto ambaŭ prezentistoj havas la saman gravecon en la muzikaĵo.
"Dueto" ankaŭ estas utiligita kiel verbo por la ago de prezentado de muzika dueto, aŭ ordinarlingve kiel substantivo por rilati al duetprezentistoj, do duopo.
Muzikaĵo prezentita fare de du pianistoj sur la sama piano estas nomita "piana dueto" aŭ "piano kun kvar manoj" [1]. muzikaĵo por du pianistoj kunprezentantaj sur apartaj pianoj estas "pianduopo". Muzika komponaĵo kun pli ol du solinstrumentoj aŭ voĉoj nomiĝas triteto, kvarteto, kvinteto, seksteto, septeto, okteto ktp.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiam Mozart estis juna li kaj lia fratino Maria Anna ludis dueton de lia komponaĵo en 1765. La kvar manoj, priskribitaj kiel dueto, estis en multaj el liaj verkoj kiuj inkluzivis kvin sonatojn; Aro de variacioj, du prezentistoj kaj unu instrumento, kaj sonato por du pianoj. La unua publikigita soneto aŭ dueto estis en 1777 [2].
En renesanca muziko, dueto speciale celita kiel instruilo, farota de instruisto kaj studento, estas nomita bicinio (vidu etudo).
Opero
[redakti | redakti fonton]Duetoj ĉiam estis parto de la strukturo de operoj. Operoj de la frua 16-a jarcento kiel ekzemple L'Orfeo kaj L'incoronazione di Poppea inkluzivas duetojn dum la prezento. En 17-a jarcento Italio, duetoj ofte estis uzitaj en komikaj scenoj ene de gravaj operoj. En baroka Francio la dueto estis populara en tragedioj, kiel venĝo- kaj konfliktokantoj. La amdueto estis karakterizita per kantado kun proksimaj harmonioj de 3 kaj 6, simbolante unuecon post konflikto [3].
Famaj operecaj duetoj
[redakti | redakti fonton]- Libiamo ne' lieti calici
- La Clemenza di Tito de Wolfgang Amadeus Mozart
- La Cenerentola de Gioachino Rossini
- La puritanoj de Vincenzo Bellini
- Don Pasquale de Gaetano Donizetti
- La Traviata de Giuseppe Verdi
- Aida de Giuseppe Verdi
- El Mefistofeles de Arrigo Boito
- Manon Lescaut de Giacomo Puccini
- Madama Butterfly de Giacomo Puccini
- L'Amico Fritz de Pietro Mascagni
En popmuziko
[redakti | redakti fonton]Dum la 20-a jarcento duetoj estis oftaj en la populara muziko de la tempo. Kelkaj kantoj estis skribitaj por soni kiel konversacioj, kiel "Honey, It's Cold Outside." Aliaj estis prezentitaj ĉirkaŭ temo, ekzemple Novjorko en "Empire State of Mind". Foje duetoj estas improvizoj inter artistoj, kiel ekzemple "Under Pressure". David Bowie kaj Freddie Mercury laŭdire komponis la kantotekston dum unu tago improvizante kune [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thomas Christensen, Four-Hand Piano Transcription and Geographies of Nineteenth-Century Musical Reception, Journal of the American Musicological Society 52, 1999, p. 255–298 doi: 10.2307/831999
- ↑ HUGH M. MILLER, THE EARLIEST KEYBOARD DUETS, The Musical Quarterly XXIX, 1943, p. 438–457 doi: 10.1093/mq/xxix.4.438
- ↑ Michael Tilmouth, Duet, Oxford University Press, 2001, Oxford Music Online
- ↑ The Making of Queen and David Bowie's 1981 Hit "Under Pressure”: Demos, Studio Sessions & More | Open Culture